Frigyes Bán
Aspekto
Frigyes Bán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Beller Frigyes Sándor |
Naskiĝo | 19-an de junio 1902 en Košice |
Morto | 30-an de septembro 1969 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Aŭtomobila akcidento |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/13-1-49 |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Éva Vass |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo |
Frigyes BÁN [fridjeŝ], hungare Bán Frigyes estis hungara reĝisoro kaj scenaristo. Lia edzino estis Éva Vass.
Frigyes Bán naskiĝis la 19-an de junio 1902 en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio) - mortis la 30-an de septembro 1969 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Frigyes Bán frekventis lernejon pri soldatoj, tamen li interesiĝis pri filmoj. En la 1930-aj jaroj li laboris, kiel scenaristo, foje aktoro en filmoj. Post la 2-a mondmilito li reĝisoradis la unuan "socialistan filmon". Li abrupte mortis pro akcidento. Li ricevis premiojn Kossuth en 1950, 1952 kaj 1954, krome ankaŭ aliajn 2 premiojn.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 35 kinejaj filmoj inter 1939-1964, ekzemple Mátyás rendet csinál (Matiaso faras ordon), debuta reĝisoraĵo, 1939; Egy éjszaka Erdélyben (Nokto en Transilvanio), 1941; Subplando da tero, 1948; Semmelweis (Ignaz Semmelweis), 1952; Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1958)
- 1 televizia filmo en 1963: Prakovszky, a siket kovács (Prakovszky, la surda forĝisto)