Éva Vass
Aspekto
Éva Vass | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de julio 1933 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de majo 2019 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 26/2-8-41/42 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Miklós Gábor (1972–1998) Frigyes Bán (1955–1969) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Éva VASS [vaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vass Éva estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Éva Vass [1] naskiĝis la 23-an de julio 1933 en Budapeŝto kaj mortis la 12-a de majo 2019.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Vass komencis sian aktoran karieron en Teatro Úttörő (1952-1954, 1956-1957), inter 1954-1956 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Pécs). La plej longe ŝi estis aktoro de Teatro Madách (1957-1975). Ŝiaj postaj signifaj teatraj stacioj estis:
- Teatro de Kecskemét (1975–1978)
- Nacia Teatro (Budapeŝto) (1983-1991).
En 2000 ŝi fondis premion pri Miklós Gábor, kiu estis ŝia dua edzo. Ŝi ricevis premiojn inter 1958-1999. Ŝia unua edzo estis Frigyes Bán.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- La ventego - Miranda (en Teatro Madách)
- Reĝo Lear - Cordelia
- Romeo kaj Julieta - ina titolrolo (en Pécs)
- Hamleto - Ofelia (en Madách)
- Rikardo la 3-a - Lady Anna (en Madách)
- Henriko la 4-a - S-ino Sürge
- Jenő Huszka: Mária főhadnagy - titolrolo (en Pécs)
- Molière:
- Kleraj virinoj - Henriette (en Madách)
- La friponaĵoj de Skapeno - Hyacinte (en Madách)
- Friedrich Schiller: Wilhelm Tell - Gertrud (en subĉiela teatro de Szeged)
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Rákóczi hadnagya (debuta filmo, 1953) - Bíró Anna
- Égi madár (1957)
- Malvarmaj tagoj (1966)
- Hangyaboly (1971)
- Színes tintákról álmodom (1980)
- Szamba (1996)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Menekülés a börtönbe’‘ (1962)
- ‘‘Fürdés’‘ (1974)
- ‘‘Az éjszaka vége’‘ (1986)
- ‘‘Rizikó’‘ (serio, 1993)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Ava Gardner, Maria Schell, Jeanne Moreau, Romy Schneider kaj aliaj [2]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [3]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva koncerna teksto kun fotoj Arkivigite je 2006-01-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto