Frigyes Feszl
Etoso
Frigyes Feszl [fridjeŝ fesl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Feszl Frigyes estis hungara arkitekto, majstro de la hungara romantikismo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/10/Szeged-feszlfrigyes.jpg/220px-Szeged-feszlfrigyes.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6b/Feszl_Frigyes_Sterio.jpg/220px-Feszl_Frigyes_Sterio.jpg)
Frigyes Feszl [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1821 en Pest (urbo). Li mortis la 25-an de julio 1884 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Frigyes Feszl apartenis al la germana minoritato en Hungara reĝlando. Li frekventis gimnazion, poste li lernis ĉe József Hild. Inter 1839-1844 li lernis en artakademio en Munkeno. En 1849 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn, fine li vidviĝis. Li denove edziĝis en 1858. Inter 1861-1865 li lernis pentroarton en Parizo. Li iĝis gildano nur en 1866.
Elektitaj planoj pri konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]
- 1845 - parlamento
- 1851 - internaj partoj en Granda Sinagogo de Budapeŝto
- 1859-1865 - Vigadó - ĉefverko
- 1861 - Hungara Scienca Akademio (ne akceptita)
- 1867-1869 - Sinagogo de Pécs
- 1873 - konstruaĵoj laŭ la Danubo en Budapeŝto
- 1876-1877 - maŭzoleo pri Ferenc Deák
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/34/PestiVigad%C3%B3.jpg/220px-PestiVigad%C3%B3.jpg)