Gábor Németh (aktoro)
Aspekto
Gábor Németh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1958 (66-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Bánki Donát Polytechnic (en) (–1982) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1986) |
Okupo | |
Okupo | aktoro dublaktoro |
Gábor Németh [nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Gábor estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Németh Gábor[1][2] naskiĝis la 25-an de oktobro 1958 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Németh Gábor jam dum la lernejaj jaroj estis lerneja aktoro. Li akiris industrian diplomon en altlernejo, poste aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1986. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tamás Major, Gábor Székely (reĝisoro) kaj Gábor Zsámbéki. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Szeged), sed post 3 jaroj li aliĝis al teatra trupo de malgranda teatro. Ekde 1995 li ne ligiĝas al teatro. Tamen li estas konata precipe en eksterlandaj filmoj, kiel hungara voĉo.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Hamleto - Horatio
- Rikardo la 3-a - Gatesby; Clarence; 2-a burĝo; urbestro; Richmond
- Molière: Tartufo - Damis
- Friedrich Schiller: Don Carlos - markizo Posa
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Duzzog
- Mihály Csokonai Vitéz: Karnyóné szerelmei - Tiptopp
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - Aslak; Fellah; Mr Cotton
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra versio) - Iván Kercseligethy
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Sortűz egy fekete bivalyért (1985) - Rozsdás
- Kisváros (televizia serio, 1996-2000) – pluraj roloj
- A hídember (2002) - Pál Somsich
- Hacktion (televizia serio, 2013) - detektivo
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de J. J. Abrams, Kaspar Capparoni, Plácido Domingo, Hugh Laurie, Jay Leno, Sergi López, Jürgen Prochnow, Julian Sands, M. Night Shyamalan, Martin Weinek, Forest Whitaker[3]