Saltu al enhavo

Günter Anton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Günter Anton

Günter ANTON (naskiĝinta la 27-an de decembro 1929 en Köthen, mortinta la 14-an de januaro 2021 estis germana instruisto kaj idisto. Ĝismorte li estis honora prezidanto de Uniono di la Linguo Internaciona Ido (ULI).

Anton laboris kiel instruisto en Rubkow por la lingvoj angla kaj germana kaj konatigis multajn lernantojn kun la planlingvo Ido. En 1956 ekz. li influis mondlingvemen sian lernanton Werner Pfennig[1]. Verkis li multajn artikolojn por Ido-periodaĵoj (ekz. ProgresoIdo-Saluto!) kaj partoprenis li multajn Ido-konferencojn.

Pri laboro sia por Ido li verkis la sekvantajn liniojn[2]:

Pro quo me esas Idisto de plu multe kam kin yardeki e quon me profitis per Ido. Me divenis Idisto ante plura yardeki, pro ke l’idealo di duesma, neutra e reguloza (do facile lernebla) linguo internaciona entuziasmigis me. E vere, me lernis la linguo facile ed ante omno per praktiko. Co esis korespondo kun Idisti en diversa landi e lektado di Idorevui, qui atingis me ja kelka yari pos la Duesma Mondmilito, ante omno la Sueda Mondolinguala Revuo. Me divenis entuziasmoza Idisto, por ke per Ido me trovis korespond-amiki en diversa landi ne nur en Europa e l’Usa, ma anke exemple en Australia e Japonia. Inter mea krespondamiki esis tre interesiva homi ed inter kelka de li e me kreskis vera amikeso ed ofte nepaciente me expektis lia letri. Ofte sur la letro-kuverti esis tre bela postmarki, quo tre joyigis me. - La kontakto kun interesiva ed experiencita homi povas tre richigar ni. Erste pos yari me havis l’okaziono, persone renkontrar exterlandana Idisti per private viziti de li che me o de me e mea spozino che li. Per tala viziti me renkontris komence Ido-amiki de Hungaria, Chekoslovakia e Polonia ed erste plu tarde samideani de plura diversa landi. Ma anke en nia lando me trovis bon amiki. Tale mea familio e me ofte vakancis en la domo di nia bon amiko Otto Schaub en la pitoreska Harz-montaro. Ni esis amiki til sua morto e simile lo esis inter me e Paul Haselhuhn en Bad Frankenhausen che la Kyffhäusermontaro. L’amikeso kun same pensanti tre richigis me, ma anke la korespondo kun altre pensanti. - Prezente multa homi uzas l’interreto ed anke en e per la reto Ido vivas e developas su. Pro quo valoras lernar Ido? On konoceskas interesiva homi e trovas amiki en diversa landi, quo richigas omnu intelektale e mentale. On trovas plezuro per la partopreno en renkontri internaciona. On ganas linguala e linguistikala savo e komprenas plu bone la strukturo, la vortaro e la gramatiko di ula linguo ed olua komunikala funcioni. On lernas plu bone expresar su en linguo stranjera e povas komprenar ne nur izolita vorti, ma frazi en la Franca, Italiana, Hispana ed Angla. Per Ido-savo on lernas plu facile altra lingui Europana. - Ofte homi hezitas lernar Ido, pro ke segun lia opiniono esas tro poka Ido-parolanti en la mondo. Me opinionas, ke omnu, qua esas konvinkita pri la valoro di Ido, lernez la linguo e helpez difuzar ol. (Günter Anton en Ido-Saluto 3/2008)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Ein Leben für Esperanto."
  2. Traduko: Estante idisto pli ol kvin jardekoj mi profitis de tio. Mi idistiĝis antaŭ multaj jardekoj ĉar la idealo pri dua, neŭtrala kaj regula (do facile lernebla) idiomo internacia entuziasmigis min. Vere lernis mi ĝin sen peno kaj pleje praktike: nome per korespondado kun idistoj el diversaj lingvoj kaj legado de Ido-revuoj kiujn mi trafis jam malmultaj jaroj post la Dua mondmilito (ĉefe Sueda Mondolinguala Revuo el Svedlando). Mi fariĝis fervora idisto ĉar danke al Ido haveblis leteramikoj el diversaj landaj ekstere de Eŭropo kaj Usono: ekz. el Aŭstralujo kaj Japanujo. Inter la adresitaro troviĝis tre interesaj uloj kaj kun kelkaj el ili estiĝis vera amika rilato: mi ofte senpacience sopiras novajn leterojn de ili. Ofte troviĝis kuverte belaj poŝtmarkoj kio ĝojigis min. - La kontakto kun interesaj kaj spertaj personoj povas treege pliriĉigi onin. Nur post multaj jaroj mi havis la okazon persone renkonti eksterlandajn idistojn: per privataj vizitoj de ili ĉe mi aŭ de mi kaj mia edizino ĉe ili. Komence mi tial kunvenis kun Ido-amikoj de Hungarujo, Ĉeĥoslovakujo, Polujo ktp. Sed ankaŭ en nia lando trovis mi bonajn amikojn. Mia familio kaj mi malrare restadis en la domo de nia bona amiko Otto Schaub en la pitoreska Harco-montaro. Ĝis lia morto ni estis amikaj kaj similoj estis inter mi kaj Paul Haselhuhn en Bad Frankenhausen. La amikeco kun samideanoj ege riĉigis min, sed ankaŭ la nura korespondado kun malsame pensantoj. - Nuntempe multaj uzas interreton kaj Ido ankaŭ interrete vivas kaj evoluas. Kial valoras lerni Idon? Oni ekkonas interesajn homojn kaj trovas amikojn en diversaj landoj, do afero fruktodona kaj intelekte kaj mensa. Plezuro estas partopreni kongresojn internaciajn. Oni gajnas lingvan kaj lingvikan konojn kaj pli bone komprenas la strukturon, la vortaron kaj la gramatikon de lingvoj kaj ilian komunikadan funkcion. Oni lernas pli bone sin esprimi en fremda lingvo kaj kapablas kompreni ne nur izolitajn vortojn sed eĉ kompletajn frazojn en la franca, itala, hispana kaj angla. Lerninte Idon oni plifaciligas al si la lernon de aliaj eŭropaj idomoj. - Ofte homoj hezitas lerni ĝin ĉar ekzistas laŭ ili tro malmultaj da parolantoj. Sed mi opinias ke ĉiu estanta konvinkita pri la valoro de Ido, lernu ĝin kaj helpu reklami ĝin.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]