Gallegos de Hornija
Gallegos de Hornija | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47134 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 109 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 37′ N, 5° 6′ U (mapo)41.609722222222-5.0983333333333Koordinatoj: 41° 37′ N, 5° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 715 m [+] | ||
Areo | 11,24 km² (1 124 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gallegos de Hornija [+] | |||
Gallegos de Hornija [gaLJEgos deorNIĥa] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Gallegos de Hornija estas etimologie komprenebla kiel Galegoj de Hornija alude al la regiona deveno de mezepokaj reloĝantoj kaj al la rivero Hornija, alfluanto de la rivero Doŭro; estas en la provinco ankaŭ aliaj du municipoj kun sama aludo al la rivero, nome Peñaflor de Hornija, kaj San Román de Hornija.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 11,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 111 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 38 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Dum la Mezepoko ĝi estis integrita en la Merindad del Infantazgo de Valladolid (en tiama kastilia Meryndat del Infantadgo de Ualladolid) administracia dividaĵo de la Regno Kastilio, priskribita en la libro Becerro de las Behetrías de Castilla, fare de la parlamento Cortes de Valladolid de 1351.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.