García Jiménez la 2-a de Pamplono
García Jiménez de Pamplona (835-882) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de García la 2-a Jiménez de Pamplono.
| |||||
Persona informo | |||||
Gartzia Semenoitz | |||||
Naskiĝo | 835 en Pamplono, Navaro, Hispanio | ||||
Morto | 882 en en:Aibar, Navaro, Hispanio | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Pamplono vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Jiménez dynasty vd | ||||
Patro | Jimeno of Pamplona (en) vd | ||||
Edz(in)o | Onneca Rebel of Sangüesa (en) Dadildis of Pallars (en) vd | ||||
Infanoj | Sanĉo la 1-a (Navaro) ( Dadildis of Pallars (en) ) Jimeno Garcés of Pamplona (en) ( Dadildis of Pallars (en) ) Sancha Garcés of Pamplona (en) ( Onneca Rebel of Sangüesa (en) ) Íñigo Garcés of Pamplona (en) ( Onneca Rebel of Sangüesa (en) ) Jimena of Asturias (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | regento politikisto batalanto kavaliro aristokrato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
García la 2-a Jiménez de Pamplono estis reĝo de Pamplono (850-882), fondinto de la Dinastio Jiménez, kiu regis Pamplonon (Regnon de Navaro) sinsekve al la Dinastio de Íñiguez, kiu estis reganta reĝo en la 9-a jarcento. Li estis filo de Jiménez la 2-a de Pamplono (795-859) kaj nepo de Jiménez la 1-a de Pamplono (745-805).
La dinastio Jiménez kiu poste regus la Regnon de Navaro origine tenis la teritorion ene de tiu sfero aparta de tiu tenita fare de la posteuloj de en:Iñigo Arista. García verŝajne sukcedis sian patron en tiu rolo, aŭ dum la vivdaŭro de la reĝo García Íñiguez aŭ de sia filo la Reĝo Fortún Garcés, kaj estis nomita "reĝo" fare de la Kodekso de Roda, estinte de "alia parto de la regno" de Pamplono.
Ekzistas neniuj dokumentaj pruvoj de García Jiménez ludanta ajnan rolon en la registaro de la pli granda regno. Tamen tia rolo estas asignita al li. En 860-a, Fortún Garcés filo kaj heredinto de la reĝo García Íñiguez, estis malliberigita en Korodovo, kaj estis tenita tie dum 20 jaroj. La tradicia mortodato de García Íñiguez en 870-a signifintus ke ekzistis fakte 10-jara interregno antaŭ la reveno de Fortún al la regno. Estis sugestita ke García Jiménez estis nomita "reĝo" pro sia servo kiel reganto dum tiu periodo, daŭrante ĝis kiam li estis mortigita ĉe Aybar (882) en batalo kontraŭ la Emiro de Kordovo.
Sur tiu bazo, li foje estas nomita García la 2-a. Tamen, alternativa rekonstruo igus la viktimojn de 882 identajn al tiuj de García Íñiguez mem, tiel permesante al li pluvivi preter la reveno de sia filo, en kiu kazo neniu interregno ekzistis. Ekzistas same pluraj referencoj al Sanĉo (supozeble la filo de García Íñiguez kaj pli juna frato de kaptito Fortún) estinta sinjoro de Pamplono aŭ "reĝo" en la 860-aj kaj 870-aj jaroj.
La Kodekso de Roda montras García Jiménez esti edziĝinta dufoje, unue al Oneka (835-880), "Ribelulino de Sangüesa" kun kiu li havis du infanojn:
- Íñigo, nomita "reĝo" en la Kodekso de Roda kiam oni raportis lian geedziĝon al nepino de Fortún Garcés de Pamplono, sed ne en sia propra kvalito kiel filo de García Jiménez. Li eble sukcedis al la subregno de sia patro (alie la esprimo estis uzata kiel honora titolo prefere al reĝa titolo).
- Sancha, edziĝis al sia unua edzo Íñigo Fortúnez, filo de reĝo Fortún Garcés de Pamplono, kaj poste reedziĝis al Galindo Aznárez la 2-a, grafo de Aragono.
García Jiménez edziĝis duanupte kun Dadildis de Pallars, fratino de grafo Rajmundo la 1-a de de Pallars kaj Ribagorza, kaj ili havis du infanojn:
- Sanĉo la 1-a, poste sola reĝo de Pamplono.
- Jimeno Garcés, mentoro de lia nevo García Sánchez kaj reganto ĝis sia morto la 29-an de majo 931.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.