Saltu al enhavo

Sanĉo la 1-a (Navaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanĉo la 1-a
(Navaro)
(860-925)
Bildo de Sanĉo la 1-a, Reĝo de Navaro (905-925)
Bildo de Sanĉo la 1-a, Reĝo de Navaro (905-925)
Persona informo
Naskiĝo 860
en Rocaforte, Navaro, Hispanio
Morto 11-an de decembro 925
en es:Resa, Pamplono, sepultita en Kastelo de San Esteban de Deyo, Villamayor de Monjardí, Navaro, Hispanio
Tombo nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj navaro-aragonaeŭska vd
Ŝtataneco Reĝlando Pamplono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Jiménez dynasty vd
Patro García Jiménez of Pamplona (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Dadildis of Pallars (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Íñigo Garcés of Pamplona (en) Traduki, Jimeno Garcés of Pamplona (en) Traduki kaj Sancha Garcés of Pamplona (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Toda of Pamplona (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Urraca Sánchez of Pamplona (en) Traduki, Sancha Sánchez of Pamplona (en) Traduki, Velasquita Sánchez di Navarra (en) Traduki, Onneca Sánchez of Pamplona (en) Traduki, García Sánchez la 1-a de Pamplono, Lupa de Pampeluna (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo reganto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sanĉo Garcés la 1-a de Pamplono estis reĝo de Pamplono iter 905 kaj 926. Li estis filo de García Jiménez kaj estis la unua reĝo de Pamplono de la dinastio Jiménez. Sanĉo la 1-a estis la feŭda reganto de la Onsella valo, kaj vastigis sian potencon al ĉiuj najbaraj teritorioj. Li estis elektita por anstataŭigi Fortún Garcés fare de la Pamplona-nobelaro en 905-a.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sanĉo Garcés naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 860, filo de García Jiménez kaj lia dua edzino Dadildis de Pallars. Ĉirkaŭ la tempo de la morto de la reĝo García Íñiguez li regis la Onsella-valon en la okcidenta parto de la regno. Li sukcesis preni kontrolon de la urbo de Pamplono dum Fortún Garcés daŭre estis reĝo, helpita fare de Alfonso la 3-a de Asturio kaj la Grafo de Pallars. Kune kun la pamplona nobelaro, ili konspiris por forigi la infanojn de la reĝo de la sukceda linio, kiu pasis al Toda, la nepino de la reĝo, kiu estis edziĝinta al Sanĉo Garcés. Li proklamis sin reĝo de Pamplono en 905.

Ikonografia bildo de Sanĉo la 1-a,
Reĝo de Navaro (905-925)

Dum lia regado, li implikis sin en la kvereloj inter la islamaj sinjoroj en la sudo kun multoblaj sukcesoj. En 907, li turnis sin kontraŭ sian iaman aliancanon en:Lubb ibn Muhammad, mortigante lin en batalo. Kvar jarojn poste, alia iama aliancano, Galindo Aznárez, alianciĝis al sia bofrato Muhammad al-Tawil kaj Abd Allah ibn Lubb al-Qasawi (872-915) por ataki Sanĉo'n, sed ili estis venkitaj kaj neŭtraligitaj kiel minaco. Al-Tawil fuĝis kaj estis mortigita baldaŭ poste, kaj la potenco de la en:Banu Qasi estis grave kripla, dum Galindo estis devigita al vasalaĵo al Sanĉo, kaŭzante la enkadrigon de la Graflando de Aragono en la Pamplonan regnon.

En 918, Sanĉo unuiĝis al Ordoño la 2-a de Leono por ataki la Supran Markion. Kvankam ili ne okupis Nájera-on, ili prenis Calahorra-on, Arnedon kaj Viguera-on el Banu Qasi, kaj atakis en:Valtierra-on, kaj kvankam ili ne prenis ĝian fortikaĵon, ili bruligis ĝian moskeon kaj ĉirkaŭajn terojn. Du jarojn pli poste Sanĉo formis teamon kun Bernardo la 1-a de Ribagorza kaj Amrus ibn Muhammed, filo de Muhammad al-Tawil, por ataki en:Monzón, teritorion kontrolitan de Banu Qasi. Liaj sukcesoj permesis al li ligi Malsupran Navaron al siaj propraj regnoj kaj etendi ĝian teritorion ĝis Nájera. Kiel dankoferon pro siaj venkoj, en 924-a li fondis la monaĥejon de San Martín de Albelda.

Aerfoto de la Kastelo de San Esteban de Deyo

Li mortis proksime de la urbo Resa, proksime al la Ebro-rivero la 10an de decembro, 925 kaj estis entombigita en Villamayor de Monjardín. Lia filo, García, estis nur sep jara, tiel ke Sanĉo estis sukcedita fare de sia frato, Jimeno Garcés la 2-a (880-931).

Sanĉo ŝajnas estinti la origina reĝo nomita sub la flanknomo Abarca, kvankam konfuzo inter familianoj de la sama nomo kondukis al tio ke ĝi estis aplikita al lia nepo, Sanĉo la 2-a de Pamplono, ekde la 19-a jarcento. Sanĉo la 1-a estigis dinastion kiu regus plurajn iberajn regnojn, la lasta regado daŭris ĝis la 13-a jarcento, kaj la dinastio estus nomita la Banu Sanyo aŭ Banu Abarca fare de Al-Andalus-akademiuloj, indikante lian rolon kiel fondinto.

Edziĝo kaj idaro

[redakti | redakti fonton]

Sanĉo Garcés estis edziĝinta al Toda Aznárez (02.01.876-15.10.958)[1], filino de la grafo Aznar Sánchez (840-912) kaj en:Onneca Fortúnez, kiu siavice estis filino de Fortún Garcés (825-922)[2]. Laŭ la Kodekso de Roda, ili havis nur unu filon, Garcían, kaj kvin filinojn, kiuj ĉiuj, krom Orbita, edziniĝis aŭ kun Reĝoj aŭ Grafoj de Leono:

  1. Urraca Sánchez, edzinreĝino de la Regno de Leono inter 931-a kaj 951-a post edziniĝo, kiel la dua edzino de Ramiro la 2-a de Leono.
  2. Onneca Sánchez, edzinreĝino de la Regno de Leono inter 926-a kaj 931-a post edziniĝo kun Alfonso la 4-a de Leono (890-933).
  3. Sancha Sánchez (914-959), estis edzinreĝino de Leono kiel la tria edzino de la reĝo Ordoño la 2-a (871-924). Post la morto de la reĝo en 924-a, ŝi edziniĝis kun en:Álvaro Herraméliz (900-931), Grafo de Álava kaj tiam, post lia morto en 931, ŝi iĝis la edzino de Fernán González (910-970), Grafo de Kastilio, kiu ankaŭ sukcedis ŝian duan edzon kiel grafo de Arabo.
  4. Velasquita Sánchez (880-909), edziĝinta unue al en:Munio Vélaz (883-921), grafo de Álava, duanupte al Galindo de Ribargoza kaj trianupte al en:Fortún Galindez (924-972).
  5. Orbita Sánchez, oni scias nenion pri ŝia vivo.
  6. García Sánchez la 1-a, Reĝo de Pamplono inter 925-a kaj 970-a, edziĝinta unue al en:Andregoto Galíndez, filino de la grafo de Aragono, Galindo Aznárez la 2-a kaj poste al Teresa Ramírez (927-959), filino de Ramiro la 2-a de Leono kaj lia unua edzino, Adosinda Gutiérrez.

Ekster la edziĝo, Sanĉo la 1-a havis filinon, Lupa Sánchez (901-959), kiu estis edziĝinta al Donato la 2-a (887-940), Grafo de Bigorre, kun kiu ŝi havis unu filon, Rajmundo la 1-a (900-956), Grafo de Bigorre.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]