Saltu al enhavo

Garcia la 1-a (Leono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
García la 1-a
(Leono)
(870-914)
Ikonografia bildo de García la 1-a de Leono.
Ikonografia bildo de García la 1-a de Leono.
Persona informo
Naskiĝo 870
en Zamoro, Hispanio
Morto 914
en Zamoro, Hispanio
Tombo Pantheon of Asturian Kings (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Reĝlando Galegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Astur-Leonese dynasty vd
Patro Alfonso la 3-a (Asturio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Jimena of Asturias (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Fruela II of Asturias (en) Traduki kaj Ordoño la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Nuna Muñoz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

García la 1-a estis 1-a Reĝo de Leono (910-914) kaj filo de Alfonso la 3-a la Granda Reĝo de Asturio kaj de la reĝino Jimena de Asturio (848-912). Li estis frato de Ordoño la 2-a de Leono kaj Fruela la 2-a de Leono kiuj sukcedis al García la 1-a ĉar li mortis ne lasinte idaron.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sur lia patra flanko, liaj geavoj estis reĝo Ordoño la 1-a de Asturio kaj lia edzino, reĝino Nuña Peres Perez (840-892). Dum la regado de lia patro li kunlaboris en registaraj taskoj.

En 909-a, Alfonso la 3-a malkovris konspiron kiu serĉis senigi lin je la trono kaj en kiu lia unuenaskita filo, la Infanto García, lia edzino, la Reĝino Jimena de Asturio, kaj liaj aliaj infanoj estis implikitaj. La infanto García partoprenis en la komploto apogita de lia bopatro, en:Munio Núñez (899-909), Grafo de Kastilio, kaj patro de sia edzino, Muniadona. Tamen, la infanto García estis kaptita kaj Alfonso la 3-a ordonis ke li estu enŝlosita en la kastelo de Gauzón, kvankam, baldaŭ poste, la reĝo estis devigita abdiki nome de siaj tri filoj kaj dividi sian regnon inter ili.

La regno de Leono en la jaro 910-a, nordokcidente rozkolore.
Malsupre, islama Al-Andalus.

La reĝlando de Leono estis transdonita al la unuenaskita filo, la infanto García, tiu de Asturio estis donita al la infantino Fruela kaj tiu de Galegio al la infanto Ordoño, kvankam García havus superan pozicion. Alfonso la 3-a mortis en la urbo Zamoro en la 20-an de decembro 910 post gvidado de venka ekspedicio kontraŭ la islamanoj.

Reĝo García la 1-a establis sian Kortegon en la urbo de Leono. Dum sia regado li konservis malproksimajn kaj konfliktajn rilatojn kun sia frato Ordoño. Kiam ilia patro mortis, García la 1-a malhelpis episkopon Genadio de Astorgo preni al la urbo de Santiago-de-Kompostelo la kvincent metkalojn ("orpecojn") kiujn Alfonso la 3-a donacis al li. Tamen, la Regno de Leono estis konsiderita, laŭ la opinio de diversaj historiistoj, la ĉefa regno kiu eliris el la heredaĵo de Alfonso la 3-a la Granda. La fratoj de García la 1-a de Leono konsideris sin liaj subuloj.

En la jaro 911-a li invadis islaman teritorion kun sia armeo. Laŭ diversaj historiistoj, li certe eniris tra la teroj de ToledoTalavera, ĉar la tiamaj kronikoj deklaras ke li revenis al sia regno transirante la Porton del Tiemblo.

Dum lia regado, reĝo García la 1-a repopolis plurajn urbojn por sekurigi la linion de la rivero Doŭro, kiu fariĝis unu el la ŝlosiloj de la leona defenda sistemo. En la jaro 912-a, laŭ la "Unuaj Kastiliaj Analoj", lia bopatro Munio Núñez, grafo de Kastilio, reloĝigis la urbon Roa, en:Gonzalo Téllez reloĝigis la urbon Osma kaj en:Gonzalo Fernández de Burgos (899-915) reloĝigis Haza, Klunja kaj San Esteban de Gormaz. La Reĝino Jimena de Asturio, patrino de García la 1-a de Leono, mortis en 912-a.

Reĝo García la 1-a de Leono mortis en la urbo Zamoro, kvankam la preciza dato estas nekonata, ĉar la tiamaj kronikistoj malsamas pri lia mortodato. Tamen, la historiisto es:Gonzalo Martínez Díez atentigis, ke lia morto devis okazi en la urbo Zamoro iam inter la monatoj da januaro kaj junio de la jaro 914. Lia korpo estis portita al Asturio, kie regis lia fratino, la reĝino Fruela. Liaj restaĵoj estis entombigitaj en la panteono de la reĝoj en la kapelo de Nia Sinjorino de la Ĉasta Reĝo en la katedralo de Oviedo.

Lia frato Ordoño la 2-a estis proklamita reĝo de Leono ĉar García lasis neniujn posteulojn.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi-artikolo estis tradukita el la Hispana Vikipedio.