Talavera de la Reina
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Talavera de la Reina (stacidomo). |
Talavera de la Reina | |||||
---|---|---|---|---|---|
urba baziliko
| |||||
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||||
Provinco | Toledo | ||||
Komarko | Teroj de Talavera | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 45600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 85 150 (2015) | ||||
Loĝdenso | 466,98 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 58′ N, 4° 50′ U (mapo)39.966666666667-4.8333333333333Koordinatoj: 39° 58′ N, 4° 50′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 373 m [+] | ||||
Areo | 185,83 km² (18 583 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Talavera de la Reina [+] | |||||
Talavera de la Reina estas urbo kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la provinco Toledo, en la regiono Kastilio-Manĉo. Ĝi estas la ĉefurbo, kaj ekonomia kaj serva, de ampleksa komarko kiu enhavas la okcidenton de la provinco Toledo, la sudon de la Provinco Avilo kaj la nordorienton de Ekstremaduro, konata kiel Teroj de Talavera.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Temas pri la unua urbo de la provinco de Toledo laŭ nombro de loĝantoj, la dua de Kastilio-Manĉo kaj 71a de Hispanio, kun populacio de 87.763 loĝantoj (INE 2008). Ĝi inkludas la submunicipon de Gamonal.
Situo
[redakti | redakti fonton]Talavera de la Reina limas norde kun la municipoj de Mejorada, Segurilla kaj Pepino, nordoriente kun la municipo de Cazalegas, oriente kun la municipoj de Lucillos kaj Montearagón, sudiriente kun la municipo de La Pueblanueva, sude kun la municipo de Las Herencias, sudokcidente kun la municipo de Calera y Chozas, nordokcidente kun la municipo de Velada kaj troviĝas je 79 km de Toledo, je 114 km de Madrido kaj de Ávila kaj je 120 km de Plasencia kaj je 64 km de Navalmoral de la Mata.
La urbon duonpartigas la rivero Taĵo: El la partoj, la norda zono estas la pli loĝata. Ĝi estas ligata al la sudaj kvartaloj per tri pontoj el kiuj unu estas de romia deveno (spite ke la resto konservata estas araba).
Gravuloj
[redakti | redakti fonton]- Álvaro Bautista, motorciklisto.
- Pedro Tenorio, arkiepiskopo de Toledo.