Puerto de San Vicente
Puerto de San Vicente | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Jara | ||
Poŝtkodo | 45577 | ||
Retpaĝaro | [www.puertodesanvicente.tk/] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Felicidad Oliva Muñoz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 256 (2011) | ||
Loĝdenso | 5,57 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 31′ N, 5° 7′ U (mapo)39.521944444444-5.1163888888889Koordinatoj: 39° 31′ N, 5° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 736 m [+] | ||
Areo | 46 km² (4 600 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Puerto de San Vicente [+] | |||
Puerto de San Vicente (Puerto de San Vicente) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Toponimio
[redakti | redakti fonton]La termino "Puerto de San Vicente" devenas de la situo kie troviĝase la vilaĝo, nome sur monteta montopasejo, kaj el kulto al Sankta Vincento.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas populare Portancho. La censita populacio en 2011 estis de 256 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,57 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Puerto de San Vicente estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 736 m; je 137 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 46 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°31′19″ N 5°6′59″ Ok.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La municipo troviĝas situanta en la komarko de La Jara kaj limas kun la municipaj teritorioj de Alía en la provinco de Cáceres kaj Mohedas de la Jara, El Campillo de la Jara kaj Sevilleja de la Jara en la provinco de Toledo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas probable ke en epoko de visigotoj estis preĝejo dediĉita al Sankta Vicento rekonstruita dum la mezepoko kaj kiu estus la origino de la vilaĝo. Tra la zono pasis antikva romia ŝoseo uzita dum la mezepoko, ĉefe kiam la monaĥejo de Sankta Maria de Guadalupe famiĝis.
Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 1,000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ kvaroniĝis al malpli da 250.