Mocejón
Mocejón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Sagra | ||
Poŝtkodo | 45270 | ||
Retpaĝaro | www.mocejon.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Plácido Martín Barriyuso | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 895 (2010) | ||
Loĝdenso | 159,97 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 56′ N, 3° 55′ U (mapo)39.936944444444-3.9194444444444Koordinatoj: 39° 56′ N, 3° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 430 m [+] | ||
Areo | 30,6 km² (3 060 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mocejón [+] | |||
Mocejón [Mocejón] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. En ties teritorio troviĝas la domaroj de Velilla kaj Higares.
Toponimio
[redakti | redakti fonton]La termino "Mocejón" estas malfacile klarigebla pri sia deveno. La teorio plej akceptebla sugestas deveno kiel evoluo de la antikva persona nomo Mustonius trovita en funebra skribaĵo ene de la vilaĝo. Aliaj fontoj supozas devenon, laŭ la radiko, el persona nomo kelta "Mustius" aŭ "Muscius" kun aldono "on" eble de epoko de mozaraboj. De 1193 al 1253, Mocejón aperas citata en diversaj dokumentoj de mozaraboj laŭ la nomo de Mozachón.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas Mocejoneros. La censita populacio en 2010 estis de 4.895 loĝantoj kaj la denseco estas de 159,97 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Mocejón estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 430 m; je 11 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 30.6 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°56′13″ N 3°55′10″ Ok.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La municipo troviĝas situa en ebenaĵo de la komarko de La Sagra kaj limas kun la municipaj teritorioj de Aranjuez oriente en la provinco de Madrido kaj Magán kaj Villaseca de la Sagra norde, Toledo sude kaj Olías del Rey okcidente.
Sude de la municipo fluas la rivero Taĵo kaj de nordo suden ĝi estas trapasata de la Kanalo de Jarama.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas en la ĉirkaŭo restaĵoj de antaŭromia epoko (keltiberoj), romia tomboŝtono kie aperas la nomo de Mustonio, bronzaĵoj, vitraĵoj kaj restoj de visigotoj. Ŝajne dum la islama periodo, la populacio pluestis kristana kaj alproksimiĝis al la nuna setlejo sur monteto. Dum la 12-a jarcento la vilaĝo aperas citata en diversaj dokumentoj de posedoŝanĝoj. Dum la 13-a jarcento la vilaĝo aperas citata en diversaj dokumentoj rilataj al mozaraboj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Sankta Stefano, trinava, el ŝtono kaj briko, kvadrangula turo kun spajro.
- Ermitejo de la Vera Cruz, eble de la 15-a jarcento.
- Kastelo de Higares.
- Blazonaj domegoj.
Festoj
[redakti | redakti fonton]- 16-a de julio: festoj de Virgulino Karmen.
- 8-a de septembro: festoj de Virgulino Angustias (penoj).