Mazarambroz
Mazarambroz | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montoj de Toledo | ||
Poŝtkodo | 45114 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Blas Felipe Fernández Sánchez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 343 (2011) | ||
Loĝdenso | 6,22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 42′ N, 4° 1′ U (mapo)39.692777777778-4.0175Koordinatoj: 39° 42′ N, 4° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 775 m [+] | ||
Areo | 216,02 km² (21 602 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mazarambroz [+] | |||
Mazarambroz estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Toponimio
[redakti | redakti fonton]La termino "Mazarambroz" devenas el araba manzil'Amrus, termino komponita de manzil, 'gastejo' kiu siavice devenas el latina MANSIO, kaj de la ĝenitivo 'Amrus, karesnomo de 'Amr, persona araba nomo.[1]
Alia teorio asertas devenon el manzil el termino ma'sar, 'muelejo aŭ vinfarejo',[2] kaj tiele oni indikas en kelkaj fontoj, ke Mazarambroz devenas el domaro araba nome Muelejo de Amrús, alternative al Gastejo de Amrús. Krome ne estas kontraŭdiro por ke tie estus duoble kaj muelejo kaj gastejo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas Mazarambreño. La censita populacio en 2011 estis de 1.343 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,22 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Mazarambroz estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 775 m; je 25 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 216.02 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°41′34″ N 4°1′3″ Ok.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La municipo troviĝas situanta «en terreno llano» (sur ebnaĵo).[3] Ĝi apartenas al la komarko Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Casasbuenas kaj Layos norde, Ajofrín kaj Sonseca oriente, Marjaliza kaj Retuerta del Bullaque sude kaj Las Ventas con Peña Aguilera, Pulgar kaj Noez okcidente, ĉiuj de la provinco Toledo escepte Retuerta del Bullaque kiu apartenas al Ciudad Real.
La tereno estas ebena kaj bonkvalita. Enhavas malfermajn anzinrbarojn Castañar, Alamedilla, Alcantarilla, Higueruelas kaj la senhomejo de San Martín de la Enontina. Tra la teritorio fluas, de sudo norden, la rojo Guajaraz kiu enfluas en la riveron Taĵo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis antikva urbo romia nome "Menterosa" en la provinco Tarakona. Post la reconquista oni konstruis fine de la 14a jarcento la fortikoturon konatan kiel El Castillo (la kastelo), por defendi sian komencan kristanan reloĝadon. Aperas la unuan fojon citata kiel Manzel Amrus en dokumento de vendo en 1238.[4]
La urbo Toledo havis super la municipo serion de privilegioj, donataj el 1259 fare de Alfonso la 11-a kaj kiuj pluis ĝis tempo de la Katolikaj Gereĝoj. En 1399 aperas denove citata Mazarambroz en dokumento de Henriko la 3-a kie oni indikas la monkvantojn kiujn la diversaj vilaĝoj de Toledo kaj Madrido devis pagi.[5]
Meze de la 19a jarcento estis 200 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 11.746 "reales" el kiuj 2.200 estis por pago al la sekretario.[3]
Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed ĉe Mazarambroz oni atingis pinton jam en la 1920-aj jaroj nome 1,770 loĝantoj; poste okazis la enlanda milito, elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ĉe Mazarambroz oni falis al iom pli da 1,200, kaj danke al efiko alvoko el proksima ĉefurbo, kaj ĉefe post kiam Toledo iĝis regiona ĉefurbo, la populacio stabiliĝis kaj iomete kreskis ĝis la nunaj 1,343.
Blas Felipe Fernández Sánchez estis urbestro dum pli da kvarono de jarcento, dum la demokratia epoko; li estis el dekstra partio.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (ĉefe olivarboj kaj olivoleo de alta kvalito) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 227, ISBN 84-95432-05-6.
- ↑ Miguel Asín Palacios, Contribución a la toponimia árabe de España, Madrid, 1940, CSIC, paĝo 21
- ↑ 3,0 3,1 Madoz, volumeno 11, paĝo 319.
- ↑ Ángel González Palencia, Los mozárabes de Toledo en los siglos XII y XIII, Madrid, 1926-1930, vol. II, paĝo 122.
- ↑ Pérez Chozas, Ángel, Documentos del archivo general de la villa de Madrid, Madrid, 1932, paĝo 319.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Luis Lorente Toledo, José María Sánchez Benito y Paulina López Pita (1997). Tres artículos sobre Mazarambroz. Diputación provincial de Toledo. ISBN 84-87100-44-9.
- Jesús Carrobles Santos, Paulina López Pit (Toledo, 1998). Historia de Mazarambroz. ISBN 84-87100-51-1.