Gedeon Ráday (1872 - 1937)
Aspekto
Gedeon Ráday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1872 en Peŝto |
Morto | 22-an de septembro 1937 (64-jaraĝa) en Iklad |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Gedeon Ráday |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Grafo Gedeon RÁDAY [rAdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ráday Gedeon estis hungara politikisto, ministro. Lia nobela antaŭnomo estis rádai. Ankaŭ lia samnoma patro Gedeon Ráday (1841) estis ministro.
Gedeon Ráday [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1872 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de septembro 1937 en Iklad.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gedeon Ráday frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj Vieno. Li komencis sian karieron en administrado de Pest-Pilis-Solt-Kiskun, krome li politikadis en la senato. Li edziĝis en 1899, sed li neniam havis idon. Inter 1910-1917 li estis departementestro, poste li soldatiĝis. En 1921 li estis ministro, en la sekva jaro elektita parlamenta deputito.