Pest-Pilis-Solt-Kiskun
Departemento Pest-Pilis-Solt-Kiskun | ||
hungare: Pest-Pilis-Solt-Kiskun vármegye, slovake: Peštiansko -pilišsko- šoltsko-malokumánska župa | ||
Reĝa departemento de Hungara reĝlando | ||
Buda en 1493
| ||
|
||
Oficiala nomo: Pest-Pilis-Solt-Kiskun vármegye | ||
Lando | Hungara reĝlando | |
---|---|---|
Konata loko | Buda burgo | |
Rivero | Danubo | |
Departementa urbo | Budapeŝto | |
Areo | 12 228,0 km² (1 222 800 ha) | |
Loĝantaro | 289 492 (1910) | |
Denseco | 23,67 loĝ./km² | |
Situas nun en | Hungario | |
Departemento Pest-Pilis-Solt-Kiskun
| ||
Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Pest-Pilis-Solt-Kiskun
| ||
Vikimedia Komunejo: Pest-Pilis-Solt-Kiskun County | ||
Pest-Pilis-Solt-Kiskun (peŝt-piliŝ-ŝolt-kiŝkun) estis historia reĝa departemento en la meza parto de la Hungara Reĝlando, germane: Komitat Pest-Pilisch-Scholt-Kleinkumanien.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 1880
- 709 600 (71,9%) hungaroj
- 199 798 (20,2%) germanoj
- 57 597 (5,8%) slovakoj
- 9 054 (0,9%) serbokroatoj
- 10 943 (1,1%) ceteraj.
- Tiam en Budapeŝto vivis: 360 551 (36,5%)
Laŭ la censo de 1910
- 1 728 473 (87,4%) hungaroj
- 162 824 (8,2%) germanoj
- 47 149 (2,4%) slovakoj
- 3 357 (0,2%) rumanoj
- 306 (0,0%) rutenoj
- 3 419 (0,2%) kroatoj
- 7 934 (0,4%) serboj
- 24 579 (1,2%) ceteraj.
- Tiam en Budapeŝto vivis: 880 371 (44,5%)
Administracio
[redakti | redakti fonton]Estis 14 distriktoj:
- Suba Kecskemét, distriktejo: Abony
- Supra Kecskemét, distriktejo: Nagykáta
- Suba Kiskun, distriktejo: Kiskunfélegyháza
- Supra Kiskun, distriktejo: Kunszentmiklós
- Suba Pest, distriktejo: Ráckeve
- Meza Pest, distriktejo: Irsa
- Supra Pest, distriktejo: Alsódabas
- Suba Pilis, distriktejo: Tinnye
- Supra Pilis, distriktejo: Pomáz
- Suba Solt, distriktejo: Kiskőrös
- Supra Solt, distriktejo: Dömsöd
- Meza Solt, distriktejo: Kalocsa
- Suba Vác, distriktejo: Pécel
- Supra Vác, distriktejo: Vác
Krome estis 2 municipaj urboj:
Fine estis 6 konsilantrajtaj urboj: (Cegléd, Kiskunfélegyháza, Kiskunhalas, Nagykőrös, Szentendre, Vác).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La landa kaj ankaŭ la departementa trafiko formiĝis en radiala sistemo centre de la ĉefurbo.
Fervojaj linioj:
- al Bratislavo (tio estis la unua)
- al Esztergom
- al Vieno
- al Balatono
- al Pécs
- al Beogrado
- al Lajosmizse
- al Szolnok (2 apartaj)
- al Miskolc
- al Veresegyház
Inter Budapeŝto kaj la proksimaj komunumoj interurbaj tramoj trafikis:
- al Gödöllő, Csömör, Rákosszentmihály
- al Szentendre
- al Ráckeve
- al Budaörs, Törökbálint.
La departemento estis grandparte ebenaĵa. Grava rivero estas Danubo.
En 895 la alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena por loĝadi pro la paŝtejoj, ebenaĵo kaj riveroj, kaj elektis ĝin centro. Stefano la 1-a (Hungario) en la 11-a j.c. fondis departementojn Pest kaj Pilis. En 1514 György Dózsa en Cegléd kolektis la kamparanan armeon. La turkoj okupis la regionon en la 16-a j.c., kaj tenis ĝin dum 150 jarojn. Armeo de Rákóczi okupis la departementon, escepte la iaman ĉefurbon Buda, kiun la aŭstroj firme tenis. Solt en la 17-a j.c., Kiskun en 1876 aliĝis. En 1848 en Pest kaj Buda komenciĝis la revolucio. Post 1 jaron la hungaroj akiris la departementon, sed ili ne povis longe teni ĝin. Pro la revolucia inklino aŭstroj amase venigis en la departementon germanojn kaj slovakojn.
Posteulo de tiu departemento estas Pest kaj iome Bács-Kiskun.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane) Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|