Gentile da Foligno
Gentilis Fulginas Speculator (1272-1348) | ||
---|---|---|
bildo de Ĝentile da Folinjo
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1272 en Foligno, Italio | |
Morto | 28-a de junio 1348 en Peruĝo, Italio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Pesto vd | |
Lingvoj | Mezepoka latino • Medieval Italian • latina • itala vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo, Universitato de Bolonjo, Universitato de Peruĝo | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | kuracisto universitata instruisto filozofo vd | |
Laborkampo | Medicino vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ĝentile da Folinjo (1272-1348) estis itala kuracisto, humanisto, filozofo, kaj unu el la unuaj eŭropaj kuracistoj kiu plenumis dissekcon en homa estulo (1341), praktiko kiu longjare estis tabuo en la romiaj epokoj. Li estis edziĝinto kaj havis kvar infanojn: (Giacomo, Francesco, Ugolino kaj Roberto); du el ili iĝis kuracistoj.
Li studis medicinon en Bolonjo sub gvidado de Taddeo Alderotti, tiam plej granda medicina edukisto. Lia patro nomiĝis Gentile di Bartolo (Foligno, 1230 - Bolonjo, 1310). Lia rememoro estas strikte ligita al la solidareco elmontrita dum la periodo de la pesto, kiu forpelis multajn civitanojn el la urbo Peruĝo. Li restis prizorgante la malsanulojn kaj mortintojn, kaj eĉ iĝante viktimo de la viruso kiu post kelkaj tagoj kontaĝis lin.[1][2]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li praktikis medicinon en Bolonjo ĝis 1322, poste li translokiĝis al Sieno kie li instruis en la universitato (ekde la 22-a de marto 1322 ĝis la 30-a de junio 1324) kaj provis starigi medicinan lernejon. Post tri jaroj (en la 28-a de decembro 1325) li troviĝis en Peruĝo kiel profesoron en la nova lernejo pri medicino.
Tie li restis ĝis 1337 ĉar li estis invitita al Padovo (kie li restis ĝis 1345) de Ubertino la 1-a Carrara, lordo de Padovo kiu bezonis liajn medicinajn konojn (Ubertino estis malsana) kaj indikis lin kiel profesoro en la universitato. Pli malfrue li iĝis profesoro kaj civila kuracisto en Peruĝo, kie li restis ĝis la fino de sia vivo.
Pier Paolo Vergerio raportas pri la konsilo de Ĝentile al Ubertino pri la oportunokazo altigi la sciencan nivelon de la "Studio patavino", sendante kaj konservante en Parizo dekduon inter la plej bonaj studentoj pri medicino, kaj invitante dedkuon da parizaj studentoj al Padovo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- “Anticipans natus vel partus decem diebus”
- “Carmina de urinarum iudiciis ("Poemoj pri urinaj konceptoj") “
- “Commentario ai Carmina de urinarum iudiciis et de pulsibus”
- "Consilia Gentilis de Fulgineo", 1488
- "Consilia ad egritudines uessice" dediĉita al Ubertino da Carrara
- “Consilium de temporibus partus”
- "Consilium ad catarrum pectoris" (1486)
- "Consilium contra pestilentiam" (Colle di Valdelsa, 1479, 1515)
- “De actione planetarum”
- “De balneis”
- “De complexione proportione et dosi medicinarum”
- “De divisione librorum Galeni”
- “De febribus”
- “De lepra”
- “De maioritate morbi”
- “De statu hominum”
- “De temporibus partus”, verko dediĉita al Cino da Pistoia
- “Expositio”
- “Libellus”
- “Quaestio an sit licitum provocare aborsum”
- "Questiones et Tractatus extravagantes", 1520, 1526
- “Recepte super primam fen quarti canonis Avicennae”
- “Regimen preservativum”
- “Summa medicinalis”
- “Tractatus de redactione medicinarum” (aprilo 1342)
- “Tractatus de resistencia membrorum”
- Plusq[uamco[m]mentum cum tabula Turisani monachi carthusiensis... cum ...], 1526, Pietro Torrigiano de Torrigiani, Gentile da Foligno
- Marci Gatinariae... De remediis morborum omnium particularibus...: Huic ..., 1560, Marco Gatinaria, Gentile da Foligno, Biagio Astari, Cesare Landulfo, Francesco Lorenzini (Venecio)
- Diui Mesue et noua quedam vltra ea que secum associari co[nsueueru[n]t ...], 1527, Johannes Mesue, Mondino dei Liuzzi, Christophorus Georgius de Honestis, Pietro D'Abano, Jean de Saint-Amand, Nicolaus Salernitanus, Francesco di Piedimonte, Saladino Ferro, Abu l-Mutarrif Ibn Wafid, Gentile da Foligno, Matthaeus Platearius, Ya'qub Ibn Ishaq Al-Kindi, Apuleyo Barbaro
- Gentilis de febribus. Expositio subtilissimi interpretis Gentilis in prima ..., 1526, Gentile da Foligno, Avicenna
- Gentilis de febribus cu[m receptis suis positis ad capitula propia ...], 1514
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Sorbono Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Universitato de Sieno Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Dizionario Biografico degli Italiani
- Medieval Science, Technology, and Medicine: An Encyclopedia, Thomas F. Glick
- Medieval Pharmacotherapy, Continuity and Change: Case Studies from Ibn Sīnā ..., Helena M. Paavilainen
- Handbook to Life in the Medieval World, 3-Volume Set, Volumes 1-3, Madeleine Pelner Cosman, Linda Gale Jones
- Encyclopedia of the Black Death, Joseph P. Byrne Ph.D.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Apulejo (125-164)
- Klaŭdo Galeno (129-216)
- Aviceno (980-1037)
- Gilles de Corbeil (1140-1224)
- Taddeo Alderotti (1210-1303)
- Ĝakopone da Todi (1236-1306) itala poeto kaj religiulo
- Johano la 22-a (1245-1334)
- Petro de Abano (1250-1316)
- Anĝelo Klareno (1255-1337)
- Ĉino da Pistojo (1270-1337)
- Mondino dei Liuzzi (1275-1326)
- Dino del Garbo (1280-1327) estis lernanto de Ĝentile da Folinjo en Peruĝo.
- Ubertino da Carrara (1345) guberniestro de Padovo, itala kondotiero kiu invitis lin al la urbo, en 1337.
- Pier Paolo Vergerio la Maljuna (1370-1445)
- Antonio Cermisone (1387-4633) itala kuracisto
- Nikolao Leoniĉeno (1428-1524)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Storia della peste - da morte nera ad arma biologica, Prof. Camillo Di Cicco
- ↑ Medicina e filosofia in Marsilio Ficino: il Consilio contro la pestilenza, Teodoro Katinis