Ili estas izomeroj kaj ambaŭ estas esteroj de la pirofosfata acido, tamen la unua prezentas la 3,7-dumetil-1-6-oktenilan grupon ligitan al la pirofosfata grupo, dum la dua prezentas 2,6-dumetil-2,6-oktenilan grupon ligitan al la pirofosfata grupo.
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Geranila pirofosfato aŭ C10H20P2O7 estas organika kombinaĵo konsistanta je unu grupo geranila ligita al alia grupo pirofosfata. Ĝi estas blanka solidaĵo nesolvebla en akvo kaj uzata en kemiaj sintezoj. La molekulo de geranila dufosfato enhavas 10 karbonatomojn, 20 hidrogenatomojn, du fosforatomojn kaj 7 oksigenatomojn. Geranila pirofosfato estas rezulto el interagado de la pirofosfata acido kaj la alkoholo geraniolo. Ĝi ankaŭ estas peraĵo en la produktado de terpenoj, terpenoidoj, steroloj kaj karotenoidoj, tiel kiel mentolo, kamforo, limoneno, geraniolo, citralo, ktp. Geranika pirofosfato konsistas el polimerigo de du izoprenaj unuoj. Ĝi estas peraĵo en la mevalonata vojo, metabola vojo por la biosintezo de dimetilalil-pirofosfato kaj isopentenil-pirofosfato, antaŭuloj precipe de terpenoj, terpenoidoj kaj steroidoj.