Saltu al enhavo

Gerd-Klaus Kaltenbrunner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gerd-Klaus KALTENBRUNNER (naskiĝinta la 23-an de februaro 1939 en Vieno, mortinta la 12-an de aprilo 2011 en Lörrach[1]), estis aŭstra verkisto kaj filozofo. Li ofte publikigis en konservativaj organoj (eĉ de novdekstrismo).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kaltenbrunner studis filozofion, jurajn kaj ŝtatajn sciencojn ĉe la universitato de Vieno antaŭ ekloĝo en 1962 en Germanujo kie li i.a. deĵoris kiel eldoneja lektoro. Inter 1974 kaj 1988 li eldonis ĉe Herder la serion Initiative. Post ties neniiĝo en 1988 li vivis kiel liberprofesiulo en la Nigra Arbaro; li ankaŭ kunfondis la liĥtenŝtejnan filion de Internacia klubo PEN. Aperis liaj artikoloj en jenaj periodaĵoj: Zeitbühne, Criticón, Epoche, SAKA-Informationen, Theologisches, MUT, Junge Freiheit. La lasta verko libra aperis en la 1996-a jaro; pli malfrue li tute retiriĝis. Tombo lia troviĝas sur la tombejo de Perchtoldsdorf.[2]

En 2000 Kaltenbrunner publike montris sian ŝaton de kritikantoj de la papa vakado komentante pamfleton de la meksika sacerdota fratio Trento sub la gvidado de la neoficiala episkopo Martín Dávila Gándara kaj donante konsilojn al konservativaj katolikoj. [3] Tie li jesis la argumentojn de Wigand Siebel pri la neokupateco de la Sankta Seĝo kaj asertis ke por li la lasta vera papo estis Pio la 12-a.

Agado[redakti | redakti fonton]

Konservativismo[redakti | redakti fonton]

Kaltenbrunner konatiĝis en la 1970-a jaroj kiel publicisto kaj pionira pensisto de konservativa politiko. En 1972 aperis lia libro Rekonstruktion des Konservatismus kvazaŭ antipodo de la sociaj protestoj de 1968. Liaj metapolitikaj argumentoj pri evolua tradicio estis proksimaj al utopiistoj pri konservativa revolucio. La serio Initiative, por kiu li sukcese varbis multajn interesajn aŭtorojn, temigis ne nur politikaĵojn sed ĝeneralajn sociajn problemojn: ekz. pli la kontinua neceso de legado (Warum noch lesen? Vom notwendigen Überfluß der Bücher), pri festoj (Grund zum Feiern. Abschaffung und Wiederkehr der Feste) aŭ pri la deziro de homoj je komunumo (Nestwärme in erkalteter Gesellschaft: Ashrams, Kommunen, Kibbuzim und was sonst noch?). Jam en ties unua volumo Plädoyer für die Vernunft: Signale einer Tendenzwende li kreis la nocion pri tendencŝanĝiĝo (Tendenzwende) kiu baldaŭ iĝis frapdevizo de konservativuloj. Inter liaj politikaj verkoj de la 1980-aj jaroj estis i.a. Elite. Erziehung für den Ernstfall (1984) kaj Was ist deutsch? Die Unvermeidlichkeit, eine Nation zu sein (1988). Ili en pli akra tono esploris pri la temo de nacio: tion kritikis ekz. la politikscienculo Claus Leggewie.

Por anoj de la Moderna Dekstro iĝis programa lia eseo Bestimmt Hitler die Richtlinien unserer Politik?, kiu estis unue publikigita en 1987 en la periodaĵo "MUT" kaj ĝuis multajn represojn aliloke.

Eŭropaj trilogioj[redakti | redakti fonton]

En la kuro de la 1980-aj jaorj lia fokuso plien pri kulturo, jam ne pri politiko, estis. Tion estis preparintaj renkontiĝoj kiujn Kaltenbrunner havis dum la junulaj jaroj kun Richard Coudenhove-Kalergi, fondinto de Paneŭropa Unio. Atestilo por ĝi taksatas la trivoluma verkego Europa. Seine geistigen Quellen in Portraits aus zwei Jahrtausenden kaj teme simila sekvanta (ankaŭ en tri volumoj) Vom Geist Europas. Sume en ili troviĝas pluraj centoj da monografiaj eseoj pri gravuloj, aparte pri kulturuloj kiuj, laŭ Kaltenbrunner, tro ofte estas forgesataj.

Religio kaj mistiko en malfruaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1990-aj jaroj Kaltenbrunner forlasis politikon ĉirkaŭbrakumonte demandojn religi-filoziofiajn. Korm kelkaj etaj hagiografiaĵoj estas menciindaj ampleksaj libroj Johannes ist sein Name (1993; pri Pastro Johano) kaj Dionysius vom Areopag (1996; pri Dionizio la Areopagano).

Ĉi-verkare Kaltenbrunner unuigas sian propran difinon de la kerno de okcidenta-kristana kulturo kaj diversajn filozofiajn, teologiajn kaj historiteoriajn idearojn: ĉefe de la tradiciisma filozofiskolo (René Guénon, Julius Evola, Leopold Ziegler); de negativa teologio kaj mistiko (Dionizio la Areopagano, Majstro Eckhart, Nikolao de Kuzo), idealisman filozofion (Friedrich Wilhelm Joseph Schelling, Wolfgang Struve); de la utopiismo de romantika literaturo kaj mezepoka legendopoeziaĵo.

Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

  • Baltasar-Gracian-Preis (por la dumviva verkado, 1985)
  • Anton-Wildgans-Preis (por la dumviva verkado, 1985)
  • Konrad-Adenauer-Preis der Deutschland-Stiftung für Literatur (por la dumviva verkado, 1986)
  • Mozart-Preis der Goethe-Stiftung Basel (por la dumviva verkado, 1989)

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hegel und die Folgen. Freiburg 1970.
  • Rekonstruktion des Konservatismus. Freiburg 1972.
  • Konservatismus international. 1973.
  • Der schwierige Konservatismus. 1975.
  • Europa. Seine geistigen Quellen in Portraits aus zwei Jahrtausenden. Tri volumoj, Heroldsberg bei Nürnberg 1981–1985.
  • Elite. Erziehung für den Ernstfall. Asendorf 1984.
  • Wege der Weltbewahrung. Asendorf 1985.
  • Geheimgesellschaften und der Mythos der Weltverschwörung. Freiburg k.a. 1987.
  • Vom Geist Europas. Tri volumoj, Asendorf 1987–1992.
  • Was ist deutsch? Die Unvermeidlichkeit, eine Nation zu sein. Asendorf 1988.
  • Die Seherin von Dülmen und ihr Dichter-Chronist. Gersau 1992.
  • Tacui. Gersau 1993.
  • Johannes ist sein Name. Priesterkönig, Gralshüter, Traumgestalt. Zug/Schweiz 1993.
  • Dionysius vom Areopag. Das Unergründliche, die Engel und das Eine. Zug/Schweiz 1996.
  • Vom Geist Europas. Ursprünge und Porträts. Du volumoj, Graz 2019 (parta represo de Vom Geist Europas kaj de Europa.)

Eldonistece:

  • Herderbücherei INITIATIVE, 75 volumoj (1974–1988).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Phillip Becher: "The (Almost) Forgotten Elitist Sources of Right-Wing Populism. Kaltenbrunner, Höcke and the Distaste for the Masses." Che: Michael Oswald (eld.): The Palgrave Handbook of Populism. Springer, Cham 2022, ISBN 978-3-030-80802-0, p. 213–224.
  • Richard Faber (eld.): Konservatismus in Geschichte und Gegenwart. Königshausen & Neumann, Würzburg 1991, ISBN 3-88479-592-9.
  • Magdalena S. Gmehling: Leitstern am geistigen Firmament. Erinnerungen an Gerd-Klaus Kaltenbrunner. Christiana, Kißleg 2012, ISBN 978-3-7171-1212-9.
  • Kaltenbrunner, Gerd-Klaus. Che: Caspar von Schrenck-Notzing (eld.): Lexikon des Konservatismus. Leopold Stocker Verlag, Graz u. a. 1996, ISBN 3-7020-0760-1, p. 291.
  • Claus Leggewie: Der Geist steht rechts. Ausflüge in die Denkfabriken der Wende. Rotbuch-Verlag, Berlin 1987, ISBN 3-88022-724-1.
  • Kurt E. Becker: "Vorsicht – Konservativ! Das Beispiel Gerd-Klaus Kaltenbrunner." Ĉe: Der Literat, 2/1978

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Götz Kubitschek: "Gerd-Klaus Kaltenbrunner ist verstorben" - ĉe: Sezession, 13.4.2011
  2. Karlheinz Weißmann: "Vorbehalt gegenüber dem Politischen: Tendenzwende einer konservativen Elite. Zum Tod des Publizisten Gerd-Klaus Kaltenbrunner" - ĉe: Junge Freiheit, 22.4.2011]
  3. Gerd-Klaus Kaltenbrunner: "Stellungnahme zum vorliegenden Entwurf der Erklärung." Ĉe: Einsicht. 4/2000, p. 77–78.