Saltu al enhavo

MUT (gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MUT estis ĝis somero 2017 ekzistanta germana monatmagazino por subskribintoj kun la subtitoloj Forum für Kultur, Politik und Geschichte, pli malfrue Das Nationaleuropäische Magazin. Ĝia eldonkvanto estis de ĉ. 10 miloj; la samnoma eldonejo havis sian sidejon en Asendorf; ambaŭ posedis kaj moderigis Bernhard C. Wintzek. Sume aperis 591 numeroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oktobre 1965 fondis lernantoj kaj studentoj periodaĵon Mut kies aperritmo estis ĉiu dua monato kaj eldonkvanto de tri centoj. Monatgazeto ĝi fariĝis de majo 1969 kaj pli kaj pli radikaliĝis (je la posta bedaŭro de Wintzek mem). Inter 1957 kaj 1982 havas la periodaĵon spiritan proksimecon al ideoj de Junge Nationaldemokraten, Bund Heimattreuer Jugend kaj Wiking-Jugend. Wintzek mem kuniniciatis la fondon de la ligo novdekstrisma kiu nomiĝis Arbeitskreis Volkstreuer Verbände kaj de Aktion Widerstand. En 1972 Wintzek kandidatis por deputitadon je Bundestag por la ekstremisma partio Nacidemokrata partio de Germanio.[1] Alia grava aŭtoro de MUT estis en la 1970-aj jaroj Johannes Hertel.[2]. Inter 1971 kaj 1983 la Federacia Oficejo pri Konstituciprotekto taksis la periodaĵon ekstremisma.

La temoj traktataj estis demokratio kaj socio, medioj kaj naturo, eduko kaj kulturo, la dividita Eŭropo kaj la oficiala politiko de Germanujo ĉi-rilaten. En 1979, post la televida dissendo sur germanaj kanaloj de la usona filmo Holocaust: The Story of the Family Weiss oni malpermesis la vendon al neplenaĝuloj.[3]

Politika ŝanĝiĝo de 1980[redakti | redakti fonton]

Post intencita malfermiĝo de la redaktorara linio je liberalismo, toleremo kaj plurismo ĉesis ankaŭ la ŝtata observiĝo. Renomitaj aŭtoroj estis varbataj por publikiĝi ĉe MUT (ekz. Ralf Dahrendorf, Ralph Giordano, Helmut Kohl, Horst Köhler) kaj nova eldonisto fariĝis la historiisto Peter Steinbach. Kohl deklaris sin ties daŭra leganto. [4] En la 1990-aj jaroj daŭre legeblis en ĝi artikoloj de novdekstrimismuloj, ekz. de Hans-Helmut Knütter. En oktobro 2005, okazde de la 40-a datreveno fondiĝa, la eldonkvanto estis de pli ol 7 milionoj.

Esploristo pri ekstremismoj, Armin Pfahl-Traughber atestis malgraŭ ĉio profundan novorientiĝon de MUT[5] Intertempe la linio estis taksata liberalisma.[6]

Redaktoroj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • AK Kritische Nachbarschaft Asendorf/Hoya: Das Chamäleon – Argumente gegen die Verharmlosung des faschistischen Mut-Verlages, Magazin Verlag, 1998 ISBN 3925900918
  • Katja Eddel: Die Zeitschrift MUT – ein demokratisches Meinungsforum? Analyse und Einordnung einer politisch gewandelten Zeitschrift, VS Verlag für Sozialwissenschaften, Wiesbaden 2011, ISBN 978-3-531-18172-1
  • Katja Eddel: "Der Wandel der Zeitschrift MUT und die Paradoxie ihrer Rezeption." Ĉe: Gerrit Dworok/Thomas Exner (eld.): Komplexität und Wahrheit. Wissenschaft im Spannungsfeld von Beschreibung, Deutung und Verzerrung. Nomos, Baden-Baden 2019, ISBN 978-3-8487-4921-8, p. 359–419
  • Claus Leggewie: "Die Bundeszentrale zeigt Mut" - ĉe: Die Zeit, 9.6.1989

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jürgen Pomorin, Reinhard Junge: Die Neonazis und wie man sie bekämpfen kann. Weltkreis-Verlag, Dortmund 1978, ISBN 3-88142-197-1, p. 23
  2. Eddel: Zeitschrift Mut, p. 127
  3. Karsten Dustin Hoffmann: "Die zweite Chance: Der ideologische Wandel der Zeitschrift MUT", ĉe: Endstation-rechts.de, 17.4.2012
  4. "Der kanzler macht das rechtsextreme blatt „mut“ salonfähig", ĉe: Mitgliederzeitschrift der IG Druck + Papier, 5/1988
  5. Alice Brauner-Orthen: Die Neue Rechte in Deutschland: antidemokratische und rassistische Tendenzen. Leske und Budrich, Opladen, 2001, ISBN 3-8100-3078-3, p. 157.
  6. Armin Pfahl-Traughber: Konservative Revolution und Neue Rechte: Rechtsextremistische Intellektuelle egen den demokratischen Verfassungsstaat. Leske und Budrich, Opladen 1998, ISBN 3-8100-1888-0, p. 23