Saltu al enhavo

Bernhard C. Wintzek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bernhard Christian WINTZEK (naskiĝinta la 9-an de aŭgusto 1943 en Żmigród, mortinta la 8-an de marto 2018 en[1] en Asendorf) estis germana publicisto kiu unue favoris dekstran ekstremismon antaŭ posta mildiĝo je konservativeco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de bienadministranto kaj apotekistino li venis fuĝinte en februaro 1945 al Norda Germanujo; finfine la familio ekloĝis en 1951 en Asendorf. Inter 1954 kaj 1958 frekventis li la gimnazium Albert Schweitzer en Nienburg (Weser), poste en 1958 bremenan privatan gimnazion. Ĝin li forlasis laŭ propra decido sen maturiĝekzameno. Poste li estis dum pluraj monatoj en internejoj en Svisujo. Post reveno Germanujon li faris inter oktobro 1962 kaj 1964 militan servon ene de Bundesgrenzschutz. Li ekstudis en aprilo 1964 ĉe la Socialpedagogia fakaltlernejo de la urbo Kaselo je Fürstenhagen kun finekzameniĝo en marto 1966. Poste li estis instruisto ĉe privata negimnazia mezlernejo por knaboj je Kastelo Varenholz (Kalletal).

En 1967 li edziĝis. Samjare li ricevis stipendion de la Akademio pri Muzikedukado de Remscheid, kie li plukleriĝis ĝis junio 1968. Liaj studoj enhavis historion, germanistikon kaj amaskomunikilsciencojn kun kurtaj eksterlandaj restadoj en Amsterdamo kaj Parizo. Laŭ la statuto pri stipendi-aljuĝo (t.e. du jara engaĝiĝo en porjunula laboro), li estis de junio 1968 membro de la muzikĵurio ĉe la kandidatelekta kunveno por partopreno al la olimpika vojaĝo al Meksikurbo. Ankaŭ lia laboro ĉe la periodaĵo MUT estis taksata valida por plenumo de la menciitaj dujara antaŭkondiĉo; la periodaĵon li mem estis fondinto en la 1965-a jaro.

Agado politika[redakti | redakti fonton]

Wintzek furoris per publikigo de sia libro Protest (1967). Inter 1968 kaj 2017[2] li eldonis la menciitan gazeton "MUT"; por ĝi li ankaŭ ĉefredaktoris, kaj krome gvidis li ĝismorte samnoman eldonejon.

En la 1970-a jaroj li mallongan tempon estis unu el la ĉefaj iniciatintoj de la ekstremisma organizo Aktion Widerstand por kio li ankaŭ utiligis sian fortan pozicion ene de la MUT-konzerno kaj sukcesis tiel konatigi publike diversajn agadojn. Tiutempe Wintzek ankaŭ estis funkciulo ĉe NPD. Por tiu ĉi partio li kandidatis je Bundestag dum la balotoj de 1972.

En 1979 deklaris Wintzek radikajn ŝanĝojn kaj malfermon de la eldonada programo je liberalismo, toleremo kaj intelekta diverseco. La MUT-gazeto sekve, ankaŭ danke al la kontribuoj de Gerd-Klaus Kaltenbrunner, fariĝis kulturkonservativa periodaĵo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Protest. Eine nationaleuropäische Zeitkritik der jungen deutschen Generation, Verlag Langer, Esslingen 1967
  • Jugend sucht nach neuen Wegen, Mut-Verlag 1972
  • Unsere Väter waren keine Verbrecher: wie es damals wirklich war, Mut-Verlag 1975
  • Rote Fahnen über Bonn? Ziel und Methoden des Sowjetimperialismus, Mut-Verlag 1975
  • Geheim – aus dem Archiv der Reichsregierung, 1976
  • Die Lügen unserer Sozialdemokratie, 1977
  • Denkfalle Zeitgeist: eine Ermutigung zu Maß und Mitte in 40 Essays, Mut-Verlag 2004, ISBN 3-89182-083-6

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Katja Eddel: Die Zeitschrift MUT – Ein demokratisches Meinungsforum? Analyse und Einordnung einer politisch gewandelten Zeitschrift. VS Verlag für Sozialwissenschaften, Wiesbaden 2011, ISBN 978-3-531-18172-1 (=disertacio, Chemnitz 2011); biografio ampleksa de Wintzek troveblas je p. 77-87

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. mortanonco - ĉe: Kreiszeitung.de, 11.5.2018
  2. produkta indekso de la MUT-eldonejo