Saltu al enhavo

Gertrud von Hackeborn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gertrud von Hackeborn
Persona informo
Gertrud von Hackeborn
Naskiĝo 1-an de januaro 1232 (1232-01-01)
Morto 1-an de januaro 1292 (1292-01-01) (60-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Familio
Patro Albrecht II von Hackeborn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Mechthild von Hackeborn Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Laborkampo Kristanismo kaj kristana mistikismo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gertrud von HACKEBORN (naskiĝinta en 1232 apud Halberstadt; mortinta komence de 1292 en Eisleben-Helfta) estis germana cistercianino kaj abatino de 1251 je Helfta. Katolikoj taksas ŝin sanktulino. Uloj de ŝia medio - ŝia fratino Mechthild von Hackeborn, Gertrudo la Granda kaj Mechthild von Magdeburg - nombriĝas inter la plej gravaj germanaj mistikulinoj. Festotago ŝia estas la 15-a de novembro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kun la pli juna fratino Mechthild venis Gertrud en la klostran lernejon de Roßdorf (nuntempe forlasita loko nordokcidente de Eisleben), kies grundon posedis la grafoj de Mansfeld. Tie ŝi jam en la 1251-a jaro fariĝia abtino. Aŭ pro akvoprovizadaj malbonoj aŭ politikaj kialoj ŝi ordonis translokigon de la konvento al Helfta en la sudorientan ĉirkaŭaĵon de Eisleben, kie suverenis familio ŝia. Ŝiaj fratoj danke al malavara grundo-donaco ebligis la tuton.

Helfta, iama konvento cistercia (nun klerigejo) kiu translokiĝis disde Roßdorf ĉi-tien sub la abatineco de Gertrud

Dum kvar dekoj da abateco ŝi kun granda elano engaĝiĝis pri la ekonomia kaj disciplina bonstato, la (plu)klerigo de la monaĥinoj kaj nemakulita spirita vivo. Danke al ŝi estis pligrandigitaj biblioteko kaj skribejo. Ĉi skriboskolo ĝuis grandan renomon, ankaŭ pri miniaturoj. Konataj aktivulinoj skribejaj estis ekz. Mechthild von Wippra kaj Sofio kaj Elizabeto, filinoj de grafo Hermano de Mansfeld.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]