Gottfried Heinrich Schäfer
Godofredus Henricus Schaefferus (1764-1840) | |||||
---|---|---|---|---|---|
"Tezaŭro de la greka lingvo", verko de Henri Estienne la Juna (1528-1598) kaj Henri Estienne la Maljuna (1528-1598), reeldonita de Gottfried Heinrich Schäfer.
| |||||
Persona informo | |||||
Gottfried Heinrich Schäfer | |||||
Naskiĝo | 27-a de septembro 1764 en Lepsiko, Germana regno | ||||
Morto | 12-a de marto 1840 en Lepsiko, Germana regno | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko | ||||
Profesio | |||||
Okupo | klasika filologo universitata instruisto bibliotekisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gottfried Heinrich Schäfer (1764-1840) estis germana bibliotekisto, klasika filologo kaj profesoro pri la greka literaturo en la Universitato de Lepsiko. En 1817, la reĝo Frederiko Aŭgusto la 1-a el Saksio aĉetas lian privatan bibliotekon kaj donas al li la postenon kiel bibliotekisto de la Biblioteko Albertina, en 1818. Schäfer estis eldonisto de sennombraj auxtoroj tiaj kiaj Plinio la Juna, Katulo, Propercio, Plutarko, Homero, Herodoto kaj Apolono de Rodoso.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gottfried Heinrich Schäfer studis teologion, juron kaj medicinon en la Universitato de Lepsiko. Nur poste li turnis sin al filologio. Li pasigis la plej grandan parton de sia vivo kiel privata erudiciulo kaj vivtenis sin kiel verkisto, ĉefe kiel tradukisto de teologiaj, juraj kaj medicinaj eldonaĵoj.
En 1806 li kompletigis sian kapabligon en filologio. Du jarojn poste, Gottfried Hermann donis al li eksterordinaran profesorecon. Ĉar Schäfer ne sentis sin vokita esti lektoro kaj lia instrua sukceso restis malalta, li volonte akceptis la postenon kiel universitata bibliotekisto, kiun Hermann akiris al li en 1818 kaj kiun li okupis ĝis 1833. Ekde 1808 li estis koresponda membro de la "Bavara Scienca Akademio".
Krom siaj tradukaj servoj, Schäfer elstariĝis kiel redaktoro de antikvaj verkistoj. Li prezentis plibonigitajn kaj redaktitajn tekstversiojn de aŭtoroj tiaj kiaj Plinio la Juna, Katulo, Propercio, Demosteno, Plutarko, Apolonio de Rodoso kaj partoprenis la novan eldonon de la "Thesaurus linguae Graecae" de Henricus Stephanus.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Opuscula chemica et physica, Carl Wilhelm Scheele, Ernst Benjamin Gottlieb Hebenstreit, 1788
- Herodoti Halicarnassei Historiarum, Herodoto, 1803
- Longi Pastoralia, Græce et Latine, 1803
- Ellipses Graecae, Lambert Bos, 1808
- Τρυφιοδωρου Ἰλιου Ἁλωσις. Tryphiodori Ilii Excidium, Trifiodoro, 1808
- Dionysii Halicarnassensis de compositione verborum liber, 1808
- Corpvs Poetarvm Graecorum, Homero, 1810
- Xenophontis Opera, Ksenofono, 1811
- Theocriti qvae svpersvnt, Teokrito, Lodewijk Caspar Valckenaer, 1811
- Themistocles, Plutarko, 1812
- Greek and Latin classics printed and published by N. Bliss, Herodoto, Petrus Wesseling, Friedrich Wolfgang Reiz, Lorenzo Valla, 1814
- Titi Livii Patavini Historiarum, 1814
- Hippolytos stephanēphoros, In usum praelectionum], 1818
- Tryphiodôrou halôsis Iliou, Trifiodoro, Merrick, Karl Gottlob Zumpt, Friedrich August Wernicke, James Merrick, 1819
- Aisōpu Mythoi, 1820
- Epistolæ et Panegyricus, Caius Plinii Caecili Secundi, 1821
- Antigone, Sofoklo, 1824
- Musaei Grammatici de Herone et Leandro, 1825
- Vitae, Plutarko, 1825
- Glossarium Livianum, 1827
- Apparatus criticus et exegeticus ad Demosthenem, 1827
- Tragedioj de Sofoklo, 1841
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- WorldCat Identities
- Wikisource
- Kalliope-Verbund
- Deutsche Biographie
- Deutsche Digitale Bibliothek
- Bibliothèque nationale de France
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Demosteno (384 a. K. - 322 a. K.)
- Apolono de Rodoso (295 a. K. - 215 a. K.)
- Gaius Valerius Catullus (82 a. K. - 54 a. K.)
- Dionizo de Halikarnaso (54 a. K. - 7 a. K.)
- Propercio (47 a. K. - 15 a. K.)
- Plutarko (46-100)
- Plinio la Juna (61-113)
- Henricus Stephanus (1460-1520)
- Lambert Bos (1670-1717)
- Petrus Wesseling (1692-1764)
- Lodewijk Caspar Valckenaer (1715-1785)
- Friedrich Wolfgang Reiz (1733-1790)
- Gottfried Hermann (1772-1848)
- Christian Friedrich Illgen (1785-1786)
- Johannes Schulze (1786-1869)
- Richard Hoche (1834-1906)