Saltu al enhavo

Gottlieb Immanuel Dindorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gottlieb Immanuel Dindorf
(1755-1812)
Bildo de la germana lingvisto kaj teologo Gottlieb Immanuel Dindorf.
Bildo de la germana lingvisto kaj teologo Gottlieb Immanuel Dindorf.
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1755
en Rotta, Germanio
Morto 19-an de decembro 1812
en Lepsiko, Germanio
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Familio
Infanoj Wilhelm Dindorf, Ludwig Dindorf Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo bibliotekisto
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Leipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gottlieb Immanuel Dindorf estis germana hebreisto, orientalisto, bibliotekisto, rektoro, filologo, lingvisto kaj teologo.

"Akademiaj legaĵoj en la Epistolo al la Hebreoj", verko de Johann August Ernesti, eldonita de Gottlieb Immanuel Dindorf.

La patro de Dindorf, predikisto, mortis frue, tial Dindorf translokiĝis kun sia patrino al ŝia naskiĝloko, Freiberg. Tie Dindorf estis edukita fare de privata gvidinstruisto kaj tiam eniris mezlernejon, kien li estis trejnita fare de Johann Georg Bidermann (1707-1769), Hecht kaj Hübler. Li lernis la hebrean kun granda sukceso de Rektoro Christian Friedrich Wilisch (1684-1759). Li studis filozofion en la Universitato de Leipzig kun Christian August Crusius (1715-1775) kaj Ernst Platner (1744-1818) kaj sekvis kursojn pri historio, jurhistorio kaj klasikaj studoj (kun Friedrich Wolfgang Reiz (1733-1790)). Li baldaŭ specialiĝis pri teologio sub Johann August Ernesti kaj Christian August Clodius (1737-1784). Li lernis vastan gamon de orientaj lingvoj de Johann August Dathe (1731-1791). Li ankaŭ akiris scipovon en la angla kaj la franca.

En 1780 li ricevis magistrecon pri filozofio, kaj doktoriĝis en 1783 kun la disertacio “Maxima versionum difficultas in linguarum dissimilitudine sita est”. En 1784 li iĝis kuratoro de la Universitata Biblioteko de Lepsiko. En 1785 li finis la abiturienton pri teologio. En 1786 li estis nomumita lektoro pri filozofio, kaj post la morto de Dathe en 1791, profesoro pri la hebrea kaj poste pri ĉiuj orientaj lingvoj. Li publikigis hebre-ĥaldean leksikonon en du volumoj (Leipzig 1801–04).

La filoj de Dindorf, Wilhelm Dindorf (1802-1883) kaj Ludwig Dindorf (1805-1871), iĝis gravaj klasikaj filologoj en Lepsiko.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Johann Georg Bidermann (1707-1769) germana filozofo kaj teologo
  • Johann August Ernesti (1707-1781)
  • Christian August Crusius (1715-1775) germana filozofo kaj evangelia teologo
  • Johann August Dathe (1731-1791) germana orientalisto kaj lingvisto
  • Friedrich Wolfgang Reiz (1733-1790) germana filologo kaj antikvaĵisto
  • Christian August Clodius (1737-1784) germana filozofo kaj poeto
  • Ernst Platner (1744-1818) germana kuracisto kaj fiziologo
  • Ernst Friedrich Karl Rosenmüller (1768-1835) germana orientalisto kaj protestanta teologo
  • Heinrich Döring (1789-1862) germana tradukisto, teologo kaj mineralogo
  • Wilhelm Dindorf (1802-1883)
  • Ludwig Dindorf (1805-1871) germana klasika filologo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi-artikolo estis tradukita el la germana Vikipedia samnoma artikolo.