Ludwig Dindorf
Ludovicus Dindorfius (1805-1871) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3-an de januaro 1805 en Lepsiko, Germanio | |
Morto | 6-an de septembro 1871 en Lepsiko, Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko | |
Familio | ||
Patro | Gottlieb Immanuel Dindorf vd | |
Gefratoj | Wilhelm Dindorf vd | |
Profesio | ||
Okupo | klasika filologo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ludwig August DINDORF estis germana klasika filologo kaj helenisto. Li aperis per sennombraj eldonoj de grekaj aŭtoroj, kiuj estis represitaj plurfoje inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj. La plej gravaj eldonoj de Dindorf laŭ tekstkritiko estis la eldonoj de la filozofo Ksenofono, la historiisto Diodoro Sicilia, kaj la Paska kroniko konata ankaŭ kiel Aleksandria Kroniko.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Dindorf estis la filo de la lingvisto Gottlieb Immanuel Dindorf (1755-1812) kaj pli juna frato de la klasika filologo Wilhelm Dindorf. En la aĝo de sep li estis akceptita en la kvara serio de la Thomas-lernejo en Lepsiko, kaj en la aĝo de ok li moviĝis supren al la tria serio (post la morto de sia patro). En 1814 li translokiĝis al la monaĥeja lernejo en Donndorf dum unu-kaj-duono jaroj. La 26-an de April, 1816, li reeniris la mezlernejon de la Thomas-lernejo, estis transigita al la Unua en 1818, diplomiĝis en lernejo la 10-an de aprilo 1820 kaj komencis studi klasikan filologion en la Universitato de Lepsiko. Tie li estis forte influita fare de Gottfried Hermann, tiel ke li ĉiam pli turniĝis al greka tekstkritiko kaj publikigis eldonon de la verkoj de Ksenofono, [1] kaj Agezilao antaŭ ol kompletigi siajn studojn.
Post kompletigado de siaj studoj, Dindorf vivis kiel privata akademiulo en Lepsiko. Kune kun sia frato Wilhelm, li reviziis la "Thesaurus linguae Graecae" de Henricus Stephanus inter 1831 ĝis 1865.
Scienca laboro
[redakti | redakti fonton]Dindorf daŭrigis sian tekstokritikan laboron seninterrompe ekde siaj studoj. Por la Teubneriana Biblioteko li redaktis la verkojn de Tucidido (1824), Ksenofono (1824–26), Heziodo (1825) kaj Eŭripido (1825). La Ksenofona eldono estis reeldonita kun novaj notoj en 1829-31 fare de la berlina eldonisto Georg Reimer (1828-1866). Dindorf produktis la unuan eldonon de Anabasis kun tekst-kritika korektaĵo. Li ankaŭ publikigis aliajn grekajn historiistojn: dum sia vivo li aperigis kvar eldonojn de Diodoro Sicilia (1826 en kvar volumoj, 1828-31 en kvin volumoj, 1842 en kvin volumoj, 1867-68 lia lasta, plibonigita eldono en kvin volumoj), Johano Malalaso (1831), la Chronicon paschale (1832), Paŭzanio (1845), Kasio Diono (1863–65 en kvin volumoj), Polibio (1866–68 en kvar volumoj), Johannes Zonaras (1868–1875 en ses volumoj) kaj la tielnomitaj "Negravaj grekaj historiistoj" (1870-71 en du volumoj).
Sufiĉe filologia eldono estis la "Dionis Chrysostomi orationes" ("Oratoraĵoj de Diono Krizostomo") en du volumoj, 1857). Kunlaboro pri "Thesaurus Linguae graecae" de Henricus Stephanus en 9 volumoj (pariza 1831–65).[1]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Tresoro de la greka lingvo, Henri Estienne, Charles Benoît Hase, Wilhelm Dindorf, 1831
- Euripidis Fabulae, 1833
- Priskribo de Grekio, Paŭzanio, 1845
- Pausaniou Hellados periēgēsis, 1845
- Diōnos tou Chrysostomou Logoi, 1857
- Historia graeca, 1857
- Opuscula politica equestria et venatica cum arriani libello de venatione, 1866
- Polybii Historia, 1866
- Historici Graeci Minoris, 1870
- Pausaniae descriptio graeciae, 1882
- Scripta minora, 1892
- Historia romana, 1894
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Tucidido (464 a. K. - 401 a. K.)
- Heziodo (700 a. K. - 650 a. K.)
- Eŭripido (486 a. K. - 406 a. K.)
- Polibio (210 a. K. - 128 a. K.)
- Kasio Diono (155-235)
- Johano Malalaso (490-577)
- Johano Zonaras (1073-1144)
- Henri Estienne la Maljuna (1460-1520)
- Robertus Stephanus (1499-1559)
- Charles du Fresne, Sinjoro de Cange (1610-1688) franca filologo kaj historiisto
- Humphrey Hody (1659-1707) angla erudiciulo kaj teologo
- Richard Bentley (1662-1742) angla erudiciulo kaj klasika teologo
- Gottfried Hermann (1772-1848)
- Georg Andreas Reimer (1776-1842) germana eldonisto
- Carl Benedict Hase (1780-1864) franca helenisto
- Benedictus Gotthelf Teubner (1784-1856) germana libristo kaj fondinto de la Teŭbnera Biblioteko
- Immanuel Bekker (1785-1871)
- Karl Otfried Müller (1797-1840)
- Friedrich August Eckstein (1810-1885) germana filologo kaj leksikografo
- Theodor Büttner-Wobst (1854-1905) germana klasika filologo
- Curt Theodor Fischer (1869-1948) germana klasika filologo
- Friedrich Vogel (1902-1976) germana eldonisto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Artikolo tradukita el la germana samnoma Vikipedia dokumento.