Gräfenbach
Gräfenbach | |
---|---|
![]() Gräfenbach inter „Gräfenbacher Hütte“ (kabano Gräfenbach) kaj Argenschwang
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Germanujo |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 26,1 km |
Fluo | |
Fonto | nordokcidente de la monto Ellerspring |
- Alteco super marnivelo | 573 m |
- Koordinatoj ![]() |
49° 55′ 7″ N, 7° 35′ 47″ O (mapo)49.9186111111117.5963888888889 |
Enfluejo | apud Rüdesheim en la rojon Ellerbach |
- Alteco | ĉ. 119 m |
- Koordinatoj ![]() |
49° 50′ 36″ N, 7° 49′ 47″ O (mapo)49.8433333333337.8297222222222 |
Altecodiferenco | ĉ. 454 m |
Geografio | |
La rojo Gräfenbach esta rojo, kiu fontas en Soonwald. Ĝi longas 26,1 km kaj fluas malrekte orientsudorienten tra la rejnlando-palatinata distrikto Bad Kreuznach je la okcidenta rando de Bad Kreuznach al la komunumo Rüdesheim. Ĝi enfluas apud Rüdesheim de maldekstre en la rojon Ellerbach.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Rivervojo
[redakti | redakti fonton]La Gräfenbach fontas en Soonwald sur alteco de 573 m, ĉ. 1,3 km nordokcidente de la pinto de la monto Ellerspring (alteco 656,8 m). De ĉi tie la rojo unue fluas en larĝa arbara valo inter du montaj dorsoj de la Soonwald nordorienten. Post 3,5 km la rojo ŝanĝas sian direkton en la naturprotektejon Glashütter Wiesen al sudoriento. Ĉi tie enfluas pluraj mallongaj flankriveroj de maldekstre, kiuj fontas en la regiono de la suda Schanzerkopf (alteco 643,4 m). Poste ĝi fluas inter la montoj Opel (alteco 649,3 m) kaj Hölzerkopf (alteco 603 m). Poste la rojo trafluas la vilaĝon Münchwald, kiu apartenas al la komunumo Spabrücken.
En malvasta valo la rivero turniĝas apud Argenschwang al orientnordoriento kaj atingas Dalberg. Ekde ĉi tie la rojo fluas konmence en orientsudorienta direkto al Wallhausen. Tie ĝi trafluas montetan vinkulturan pejzaĝon kaj trafluas Gutenberg kaj Hargesheim. Post du kilometroj la rojo enfluas apud la komunumo Rüdesheim, jam sur la teritorio de Bad Kreuznach, sur alteco de 119 m de maldekstre la rojon Ellerbach, kiu baldaŭ poste enfluas la riveron Nahe.
Akvokolekta baseno
[redakti | redakti fonton]Sur siaj 26,1 km longa, entute orientsudorienta vojo la rojo trafluas altecodiferencon de 454 m, kiu egalas al riverfundan deklivon de 17,4 ‰. Ĝi deakvigas areon de 76,730 km² trans Ellerbach kaj Nahe al Rejno kaj Norda Maro.
Flankriveroj
[redakti | redakti fonton]Al la Gräfenbach fluas nur malgrandaj rojoj kunlongeco de nur kelkaj kilometroj. Pli grandaj rojoj estas la rojo de Eichhof, Dalbach kaj Mehlbach.
nomo | situo | longeco [km] |
akvokolekta areo [km²] |
enfluejo; alteco [m super marnivelo |
DGKZ |
---|---|---|---|---|---|
Gaulstäbel-Brunnenbach | maldekstre | 0,9 | 2,024 | 485 | 254928-12 |
Glashütterbach | maldekstre | 2,2 | 2,750 | 477 | 254928-2 |
Daumenborn | maldekstre | 2,2 | 0,808 | 472 | 254928-32 |
Kohlwegbach | maldekstre | 1,5 | 1,135 | 466 | 254928-34 |
Reichenbach | dekstre | 2,7 | 2,898 | 419 | 254928-4 |
rojo de Eichhof | dekstre | 3,0 | 5,246 | 300 | 254928-52 |
Mehlbach | maldekstre | 2,3 | 5,809 | 249 | 254928-6 |
Rauhbach | maldekstre | 2,2 | 2,492 | 211 | 254928-72 |
Dalbach | maldekstre | 1,7 | 5,645 | 150 | 254928-8 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Der Ostsüdostlauf des Gräfenbachs auf: DE-RP|LANDIS-Karte