Granda Vankuvero
Granda Vankuvero | ||
---|---|---|
Metropola regiona distrikto | ||
metropola regiono [+] | ||
Lando | Kanado | |
Regiono | Brita Kolumbio | |
Supermara alteco | 60 m [+] | |
- koordinatoj | 49° 14′ 58″ N, 122° 58′ 48″ U (mapo)49.2494-122.98Koordinatoj: 49° 14′ 58″ N, 122° 58′ 48″ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 2 700 km² (270 000 ha) [+] | |
Areo | 2 700 km² (270 000 ha) [+] | |
Granda Vankuvero | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Granda Vankuvero (ankaŭ konata kiel Metroo-Vankuvero aŭ Vankuvera Metropola Areo) estas metropola regiono en Kanado, en la provinco Brita Kolumbio, centrita sur la grandurbo de Vankuvero.
Metropolo Vankuvero estas la administrata kaj entreprena unuo indikita per provinca leĝaro kiel unu el la regionaj distriktoj en Brita Kolumbio, Kanado. Ties oficiala laŭleĝa nomo estas Metro Vancouver Regional District (MVRD). La organizaĵo antaŭe estis konata kiel "Greater Vancouver Regional District". Laŭ la censo de 2016, Metro Vancouver havis populacion de 2,463,431 [1].
Metroo-Vankuvero inkluzivas 23 lokajn entojn (urboj kaj vilaĝoj); provizas regionajn servojn, determinas komunan politikon kaj funkcias kiel politika forumo. La plej popolriĉa grandurbo en la regiona distrikto estas Vankuvero, kaj la administraj oficejoj de Metro Vancouver situas en la grandurbo de Burnaby. La limoj respondas al la limoj de la urba areo de la censo.
Metroo-Vankuvero inkluzivas, inter aliaj: Vankuvero, Burnaby, Richmond, Norda Vankuvero, Surrey, Coquitlam, New Westminster, Port Coquitlam kaj Port Moody [2].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Population and Dwelling Count Highlight Tables, 2016 Census (February 8, 2017).
- ↑ B.C. is nation's most ethnically diverse province: StatsCan – CBC News (April 2, 2008). Alirita March 4, 2020 .