Saltu al enhavo

Gripo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gripo
infekta malsano • malsano • simptomo aŭ signo
vdr
Virusa partiklo de gripoviruso.

Gripo[1] (influenco)[2] estas epidemia infekta kaj kontaĝa malsano, kaŭzata de proviruso. Ĝi ofte asociiĝas kun diversaj mikroboj kaj kaŭzas febron, kataron, tuson, doloron kaj de kapo kaj de muskoloj. Komplikaĵoj estas en spirorganoj, en la digesta aŭ la nerva sistemo.

En la popola parolo oni nomas ofte la malvarmumon kun mildaj simptomoj gripo.

Gripo (influenco) estas ĉiu konata malsano, kiun oni kutime ne traktas kiel tre danĝera. Pli atentas pri la gripo kuracistoj, bone konantaj ĝiajn danĝerajn komplikiĝojn kiel ekzemple pneŭmonio kaj encefalito, precipe ĉe infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj kun kronikaj malsanoj.

Epidemioj[redakti | redakti fonton]

Plej forte timas gripon virusologoj kaj epidemiologoj, ĉar ili tre bone scias, ke la gripoviruso povas kaŭzi vastegajn epidemiojn, kiuj povas endanĝerigi la tutan terglobon.

Kaŭzoj de epidemioj[redakti | redakti fonton]

Variaĵo de la viruso kaŭzanto de la gripo de Hongkongo (eŭ de 1968) (pliigita ĉirkaŭ 100 000 fojojn).

Por scii pri kiuj estas la kaŭzoj de tiuj kvazaŭ neatenditaj gripaj epidemioj oni rigardu iujn ecojn de la virusoj, kiuj kaŭzas gripon. Oni distingas tri tipojn de gripaj virusoj: A, B kaj C. La viruso C aperas ĉe la homoj tre malofte. La viruso B povas kaŭzi gripepidemiojn, precipe dum aŭtuno kaj vintro. Sed plej danĝera por la homo estas la viruso de tipo A. Tion kaŭzas la specifeco de ĝia genaro, kiu – diference de la genaroj de aliaj virusoj – havas fragmentan strukturon. Ĝi konsistas el ok apartaj neligitaj fragmentoj. Ĉiu fragmento de la ribonukleata acido (RNA) de la homa gripa viruso povas interŝanĝi sin kun iu genara fragmento de la gripovirusoj de bestoj (inkluzive de birdoj). Certe ankaŭ bestoj povas esti infektitaj de la gripaj virusoj, kaj tre ofte. La plej signifoplena rezervujo de gripaj virusoj estas birdoj, precipe sovaĝaj anasoj, sed ankaŭ anseroj, mevoj kaj aliaj. Multaj el ili ĉiujare migras transkontinente, disportante ĉien multajn gripajn virusojn. Ofte infektiĝas kaj malsaniĝas ankaŭ la kortobirdaro kiel kokinoj kaj anasoj. Ĉe birdoj, la gripvirusoj reproduktiĝas en la intestaro kaj eliĝas precipe kun la ekskrementoj.

El diversaj bestoj la plej signifaj por la homo estas porkoj infektitaj de gripo. Ekzemple, en 1976 en Nov-Ĵerzejo (Usono) porkoj estis la fonto de gripo por multaj militservantoj. Sed plej danĝeraj por la homoj estas la hibridaj stamoj de la virusoj. En la ĉeloj de trakeo kaj bronkoj de porkoj povas sukcese multobliĝi ne nur la propraj (porkaj) gripaj virusoj, sed ankaŭ la gripovirusoj de la homo kaj de birdoj. Tie inter iliaj genaj fragmentoj povas okazi la interŝanĝo kaj rezulte de tio naskiĝas kunmetitaj virusoj, kapablaj kaŭzi vastajn gripepidemiojn.

Necesas konatiĝi ankoraŭ kun du tre gravaj antigenoj (proteinaj substancoj) en la supraĵa kovrilo de la gripviruso: nome hemaglutinino (angle hemagglutinin) kaj neŭraminidaso (angle neuraminidase). Precipe kontraŭ ili en la infektita organismo aperas antikorpoj, kapablaj neniigi la gripajn virusojn. Tamen precize por la viruso de gripo A estas karakteriza la ofta variemo en la strukturo de ĉi tiuj antigenoj, kio ebligas al la viruso eskapi de la mortiga influo de la imunsistemo.

Ĉe la virusoj de gripo A de homo, bestoj kaj birdoj, ekzistas 15 subtipoj de hemaglutininoj (ilin oni markas per litero H kaj numeroj 1 ĝis 15) kaj 9 de neŭraminidazoj (litero N kaj ciferoj 1 ĝis 9). Ĉe gripaj virusoj povas renkontiĝi diversaj kombinoj de ĉi tiuj antigenoj. Ekzemple estas konataj ĉe ĉevaloj gripviruso kun antigenaj kunigoj H3 N8, ĉe birdoj H7 N7, H6 N2, H5 N3, ktp.

Gravaj gripepidemioj[redakti | redakti fonton]

La pandemio nomita kiel Hispana gripo de 1918–1919 rezultis en drama morteco tutmonda.

Ĝis nun preskaŭ ĉiuj gripepidemioj inter homoj estis kaŭzitaj de virusoj kun jenaj kombinoj de hemaglutinino kaj neŭraminidazo: H1 N1, H2 N2, H3 N2. Unuafoje la homaro renkontiĝis kun vastega epidemio de gripo A (H1 N1) en 1918 kaj 1919, kiam en la mondo malsaniĝis je gripo ĉirkaŭ 500 milionoj da homoj, el kiuj 40 milionoj mortis; ĝi estis erare nomita hispana gripo, nur tial ke la nemilitanta Hispanio ne aplikis cenzuron prie, dum en aliaj militantaj landoj oni ne publikigis dekomence pri la afero. Antaŭ nelonge la sciencistoj pruvis, ke la viruso, kiu kaŭzis ĉi tiun epidemion, enhavis genojn de gripaj virusoj de la homo kaj la porko. Foresto de la imuneco al ĉi tiu viruso, ĝia aerguta transdonado (tio signifas transdonon per malgrandaj gutetoj en la aero, ekzemple pro tusado aŭ ternado), la grandskalaj dummilitaj migradoj (ĉefe fine de la Unua Mondmilito) akcelis disvastigon de epidemio. La gripa viruso H1 N1 cirkuladis inter homoj ĝis 1957, kvankam jam ne tiel furioze.

En 1957-1958 disvastiĝis tre danĝera epidemio de gripo A, sed jam kun alia antigena kunmetaĵo: H2 N2. Tiu gripo estis nomita la „azia gripo” aŭ la „gripo de Singapuro” laŭ la loko de la unua apero de la viruso. Pro foresto de la imuneco al ĉi tiu viruso, en la mondo malsaniĝis ĉirkaŭ du miliardoj da homoj, el kiuj 4 milionoj mortis. Post 11 jaroj (en 1968-1969) denove okazis vasta epidemio de gripo A nomita la „honkonga gripo”, kun nova antigena kunmetaĵo H3 N2; 2 milionoj da homoj mortis. La antaŭa viruso H2 N2 ekde 1968 ĉesis registriĝi.

Post naŭ jaroj (en 1977) denove aperis la gripa viruso H1 N1. Dum tiu epidemio pli grave malsaniĝis junaj personoj, ĉar multaj pliaĝuloj konservis la imunecon al ĉi tiu viruso el la jaro 1957. Ekde 1977 kaj ĝis nun ĉiuj gripepidemioj estas kaŭzitaj de du virusoj de grupo A, nome H1 N1 kaj H3 N2 kaj de unu viruso de grupo B. La viruso A, krom tiuj saltformaj ŝanĝiĝoj, povas modifiĝi ne tro forte rezulte de mutacioj, kiuj aperas kutime kun intervalo de du ĝis kvar jaroj, kaj kaŭzas la sezonajn plimultiĝojn de malsaniĝoj.

Tamen povas aperi inter homoj absolute novaj, danĝeraj gripvirusoj. Tiel, en 1997 en Honkongo estiĝis antaŭe nekonata viruso kun nekutima kombino de antigenoj H5 N1. Ĝi ricevis la nomon „birda gripo”. Malsaniĝis multaj miloj da kortbirdoj (precipe kokinoj), kiuj fariĝis la fontoj de malsaniĝo por 18 homoj, kiuj kontaktis la infektitajn birdojn. Pro la tre gravaj komplikiĝoj ses homoj mortis. Por ĉesigo de epidemio en Honkongo estis ekstermita la tuta kortbirdaro. Ŝajne la precipa kaŭzo de la interrompo de tiu epidemio estis la foresto de la aerguta transdonado de ĉi tiu viruso. Plej ofte gripepidemioj komenciĝas en sud-orienta Azio. Laŭ multaj sciencistoj tio okazas pro la granda abundo de birdoj, evoluinta porkobredado kaj tre alta denseco de la loĝantaro en tiu regiono.

Certe oni ne povas esti konvinkitaj, ke ne aperos ankoraŭ pli danĝeraj gripaj virusoj, se oni atentas la grandegan naturan rezervujon de gripvirusoj inter birdoj kaj aliaj bestoj. Krome, iuj sciencistoj argumentas, ke ĉe iuj homoj gripvirusoj povas longe konserviĝi. Nuntempe en la mondo funkcias pli ol 100 centroj, kiuj kontrolas la cirkuladon de la gripvirusoj ne nur inter homoj, sed ankaŭ inter birdoj kaj aliaj bestoj, kaj rekomendas pli efikajn vakcinojn. Bedaŭrinde, la efiko de gripvakcinoj malplialtiĝas aŭ perdiĝas, kiam aperas novaj antigenaj variaĵoj de la gripvirusoj. Krom vakcinoj, kiujn oni uzas por la profilaktiko de gripo, oni aplikas por preventado kaj kuracado de gripo interferonojn, imunoglobulinojn kaj diversajn medikamentojn kiel Amantadinum, Remantadinum kaj aliaj, kaj oni okazigas kvarantenigon.

Oni esperas, ke en la 21-a jarcento la sciencistoj kaj kuracistoj kapablos antaŭvidi la aperon de novaj gripvirusoj kaj pli efektive kontraŭagi ilin. Por tio necesas unuigi la penojn ne nur de medicinistoj, sed ankaŭ de biologoj, genetikistoj, matematikistoj kaj komputilistoj.

Diagnozo[redakti | redakti fonton]

Gripo estas diagnozita per detekto de influenca antikorpo en la sango. La infekto pro gripaj virusoj povas esti sensimptoma kaj subklinika sen interrompo de la laborkapablo, sed kun plena manko de efektiveco. Temas pri kazoj en kiuj la portantoj, kaj ankaŭ dissendanto, ne estas konscia pri la malsano. Tio oftas ĉe la gripo pro viruso C kaj multe pli rara en la tipoj A kaj B.

Tuso, sterno, febro kaj mialgio estas la plej oftaj simptomoj de gripo.

Ĉe homoj la simptomoj de la gripo aperas pli subite, kaj estas pli gravaj kaj longdaŭraj ol la simptomoj de la ordinara malvarmumo. La kompletan rekuperadon oni atingas post unu aŭ du semajnoj. Foje ĝi povas rezulti en morto, speciale ĉe pacientoj malfortigitaj (ĉar ili estas maljunuloj aŭ kronikaj malosanuloj) aŭ kun malforta imunsistemo.[3] La gripo povas pligravigi antaŭajn kronikajn patologiojn: pacientoj kun emfizemo, kronika bronkitoastmo povas suferi epizodojn de dispneo dum la plej kriza fazo de la gripo kaj ankaŭ povas pligraviĝi antaŭa korpatologio aŭ malekvilibriĝi stato de kronika kora malsufiĉo.[4] La tabako estas alia riskofaktoro kiun oni asociigas kun pli gravaj kondĉoj kaj kun pliigo de la mortindico, sed ne pro sia rekta agado en la patogenio sed pro la emfizemaj kaj bronkitaj vundoj, antaŭaj kaj subkuŝaj okazigitaj de la fumados.[5]

La simptomoj de la gripo aperas tre subite (kaj tial ofte oni memoras eĉ la precizan horon de apero): inter 18 kaj 72 horoj (visto que poseen periodos de incubación extremadamente cortos, que es cuando son proclives los contagios) post la kontakto kun la viruso kaj la sekva infekto. La unuaj simptomoj estas kutime ternado kun sensacio de malvarmumo, alta febro de ĝis 39 °C, intensa laciĝo kaj elĉerpiĝo (astenio), kun doloroj kaj muskolaj kaj artikaj. La ĝenerala malbonfarto kutime okazigas la enlitigo de la paciento dum du aŭ tri tagoj, kun muskolaj doloroj ĝeneralaj (pli intensaj en dorso kaj kruroj) kaj kun persistanta artika doloro, pli intensa en ambaŭ genuoj.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

La simptomoj de la influenco estas sufiĉe nespecifaj, sed la plej oftaj kolektitaj en la anamnezo (pridemandado) estas jenaj:

  • Karakteriza malsano-sento en la tuta korpo, kaj laciĝo
  • Doloroj, speciale en la artikoj (ĉefe de genuoj, kubutoj kaj ŝultroj), kaj en la muskoloj de la dorso kaj en la membroj.
  • Odinofagio (faringa doloro, foje eĉ nur pro engluto de salivo) kun sento de seka gorĝo.
  • Tuso ĝenerale seka aŭ neproduktiva. La abunda mukproduktado sugestas komplikon ĉe trakeoparenkimo.
  • Naza kongesto kun ternoj kaj travidebla rinoreo (produktado de mukaro).
  • Febro kun fridotremoj. Estas alta febro (38 °C ĝis 40 gradoj Celsiuso post unu-dutaga inkubacio) longdaŭra inter unu kaj sep tagoj, kaj plej ofte dum tri tagoj. Gripa V estas la temperatura grafiko dufaza en kiu post subita malaltiĝo oni plialtiĝas en la kvara kaj kvina tagoj en foresto de komplikaĵo.
  • Fiksa kapdoloro, ne al tuŝo, konsekvenco nur de la febro.
  • La epiforio (larmelverŝo) estas ofta.
  • Doloro malantaŭokula, kiun kutime la paciento ne per si mem referencas, sed kiu aperas kiam oni petas al tiu flankenrigardi (tiu simptomo estas tre karakteriza de la gripo).
  • Dispneo okazanta nur se estas ankaŭ antaŭa spirpatologio.
  • Tusado, sed ĝenerale nur fine de la febra periodo kaj kiel parto de la konvalesko.
  • Malforta toraka doloro (malantaŭ sterno) rilata kun la nekrozo de la trakea epitelio.
  • Ventra doloro (pli ofta ĉe infanoj kun infekto pro viruso de la tipo B).[6]

Signoj[redakti | redakti fonton]

La plej oftaj signoj (kiuj evidentiĝas per la 5 pilieroj de la korpa ekzameno nome: inspekto, esplortuŝado, perkutado, flarado kaj aŭskultumado) estas jenaj:

  • Okula iritiĝo.
  • Kongesto de la buŝfaringa mukozo.
  • Ruĝiĝo de la haŭto, speciale ĉe la vizaĝo.
  • La nukaj limfaj ganglioj estas sentemaj, sed sen pligrandiĝo.
  • Odoro je acetono en la spirado pro la lipolizo, post intensa kaj konstanta febro.
  • Toraka aŭskultumado ĝenerale normala, sed foje (8-40 %) estas ronkado kaj fajfado kaj rare ankaŭ krepitantaj stertoroj.
  • Relativa bradikardio, malpli ofta ol en la tifoida febro.

Komplikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La komplikaĵoj de la influenco povas kaŭzi mortojn en procento de ĉirkaŭ 1 % inter la malsanuloj, sed ĉefe ĉe la maljunuloj, ĉe kiuj tiu malsano kelkfoje nur fortigas efikon de alia malsano.

Traktado[redakti | redakti fonton]

Ordinara[redakti | redakti fonton]

Aspirino ne estas konsilinda por infanoj kaj adoleskuloj havantaj simptomojn de gripo.

La ĝeneralaj konsiloj por persono suferanta pro gripo estas ripozo, abunda englutado de likvoj (kvankam ekzistas malmulta pruvaro de tia utileco),[7] kaj la uzado de ajna medikamento kiu mildigu la simptomojn.

La aspirino ne estas konsilinda por infanoj kaj adoleskuloj (kaj antaŭa tia traktado povus pliigi la eblojn de gripatako) havantaj simptomojn de gripo (kaj ankaŭ ne en ajna alia febra situacio) por eviti la aperon de la "sindromo de Reye", nome malofta, sed tute grava, komplikaĵo ĉe hepato kaj cerbo kiu povus ataki ilon se englutado de tiu kontraŭinflamigilo en la kunteksto de kelkaj virusmalsanoj (speciale ĉe la infekto pro Influenzavirus B).[8]

La virusa pneŭmonio en grava fazo kutime postulas enhospitaligo en intenszorga sanservo kaj traktadon pere de oksigenoterapio, fluaĵterapio, fizioterapio kaj pneŭmoterapio.

Vitaminoj kaj zinko[redakti | redakti fonton]

Diversaj sciencaj eksperimentos esploris ĉu ricevo de pli granda kvanto ol ordinare de iu nutraĵo utilus kontraŭ la infektomalsanoj (inklude gripon mem kaj aliajn kiuj ĝenas la spiran sistemon: malvarmumoj ktp.). Tiuj esploradoj centriĝis ĉefe al studado de la vitamino C, sed foje ankaŭ etendiĝis al la vitamino D kaj al zinko.[9] Kiel rezulto, la esplorado trovis nur, ke ricevo de kroma kvanto de tiuj nutraĵoj helpas malpliigi la daŭron kaj la akrecon de la infektomalsanoj, ne pruvinte, ke tio utilas al preventado. Ajnaokaze, iliaj efikoj povas varii depende de la unuopa paciento. Alia afero estas kazoj de nesufiĉa nutrado, en kiuj tiujn nutraĵojn oni devas ricevi iel ĝis niveloj sufiĉaj por sekurigi, ke la imunsistemo de la homa korpo funkciu normale. Tio rezultas en granda plibonigo en disvolviĝantaj landoj por preventi kaj kuraci malsanoj kiel la pneŭmonio, la diareo kaj la malario.[9]

Pri la vitamino D,[10] oni atentu, ke la homa korpo ne bezonas engluti ĝin, ĉar ricevi sunradiojn modere jam rezultas en la fakto, ke la propra haŭto produktas ĝin. Se oni englutas ĝin suplemente, oni devas esti ege singarda, ĉar estante ĝi graso-solvebla kaj ne akvo-solvebla, ĝi povus akumuliĝi kaj okazigi toksiĝo en altaj dozoj.

Antibiotikoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la gripo estas virusa infekto, la antibiotikoj (kontraŭbakteriaj medikamentoj, sed neaktivaj kontraŭ virusoj) ne plibonigas la simptomaron (sufreadon), se oni ne preskribas pro la apero de duaranga bakteria infekto, kondiĉo en kiu kutime estas utila la Gram-kolorigo kaj kontraŭbiogramo por elekti la taŭgan antibiotikon.

Oni ne preskribu antibiotikojn cele al profilakto (preventado), ĉar krom ties neutileco, tial oni elektas plurrezistantajn mikrobiajn bredrasojn.

Kontraŭvirusaj[redakti | redakti fonton]

Oseltamivir.
Amantadino.

Ĝenerale la kontraŭvirusajn medikamentojn oni rezervas por personoj kiuj suferas altan riskon ricevi komplikaĵojn (kiel kronikaj dikuloj, enhospitaligitoj, maljunuloj, malpliaĝuloj ol 5 jaroj, kronikaj malsanaroj) aŭ estis sub akra klinikzorgado. Idealas startigi la traktadon antaŭ du tagojn post la apero de la simptomoj.

La du ĉefaj tipoj de kontraŭvirusaj medikamentoj estas la inhibiloj de la neŭraminidazo kaj la inhibiloj M2 (derivitaj de la adamantano).

Inhibiloj de la neŭraminidazo[redakti | redakti fonton]

La inhibiloj de la neŭraminidazo estas unuarange elektendaj kontraŭ la infekto pro la gripoviruso, kvankam la usona CDC rekomendis la uzadon de inhibiloj M2 dum la sezono de gripo 2005–2006.[11]

Bedaŭrinde posta studo pruvis, ke la havigo de la kontraŭvirusa traktado ĉe pacientoj suferantaj gripon okazigas la aperon de rezistado dum la terapio, modifante tiel la prognozon de la malsano. Tio gravas sur la efiko kiu rezultas el amasa traktado de komunumo (~20 % de la loĝantaro) dum pandemio, kio povas okazigis katastrofan aperon de rezistantaj bredrasoj dum la periodo de aplikado de la traktado.[12]

La medikamentoj oseltamivir (kun komerca nomo Tamiflu) kaj zanamivir (Relenza) estas inhibiloj de la neŭraminidazo kiujn oni dezajnis por haltigi la propagadon de la viruso en la homa organismo.[13] Ili havas altan efektivecon kaj antaŭ Influenzavirus A kiel ĉe B.[14] La kunlabora grupo Cochrane kontraŭ la gripo realigis studojn pri tiuj medikamentoj kaj konkludis, ke ili helpas en la malpliigo de la simptomoj kaj de la komplikaĵoj derivitaj de la infekto.[15] La diversaj virusrasoj de la gripo prezentas variajn rezistadojn al ties agado, pro kio ne eblas antaŭdiri ĝis kioma grado de rezistado oni estos en estonta pandemio.[16]

Oni scias, ke la oseltamivir estas multe pli suferiga pro disvolvigo de rezistadoj ol estas zanamivir, pro la diferencoj en iliaj agadmanieroj.[12] Sed la zanamivir estas inhalata medikamento, tiel ke eble ĝi ne estas tre taŭga por la traktado de sistema infekto, ĉar la koncentraĵoj de zanamivir, kvankam tre bonaj en la spira tubaro, ne atingas taŭgan sisteman efikon.[12]

Vakcino[redakti | redakti fonton]

La viruso[redakti | redakti fonton]

La influenco-viruso estas RNA-viruso.

Ekzistas tri tipoj de la viruso:

  • influenca A-viruso havas grandan mutaciemon, ĝin portas ĉefe akvobirdoj. Ĝia subtipo A-2 kaŭzis la Azian gripon en 1957. Pro la granda mutaciemo, oni devas tuj analizi pri kia subtipo temas por la sukcesa kuracado.
  • influenca B-viruso malsanigas nur homojn,
  • influenca C-viruso malsanigas homojn kaj porkojn.

Historio de epidemioj[redakti | redakti fonton]

Oni parolas pri Influenca epidemio, se la 10-20% de la loĝantaro infektiĝas. La vekanto de la epidemio kaj pandemio (tutmonda epidemio) estas la influenca viruso A kaj - malofte – B, ĉar tiuj malfortigas la homan imunan sistemon.

La pandemiojn de la 20-a jarcento oni nomumis laŭ la origina areo:

  • 1918 - 1920 "hispana gripo" 20 - 50 milionoj mortis. Tamen tiu gripo ne originiĝis en Hispanio, sed dum la Unua Mondmilito aliaj eŭropaj landoj cenzuris informojn pri la milito, inklude tiujn pri malsanoj, dum Hispanio, kiel nemilitanta lando ne cenzuris kaj publikigis en gazetaro la unuajn informojn pri la gripo, kiuj poste disvastiĝis al aliaj landoj, kiel devenaj el Hispanio.
  • 1957 - 1958 "Azia gripo" ĉ. 4 milionoj mortis.
  • 1968 - 1969 "Hongkonga gripo" ĉ. 2 milionoj mortis.
  • 2009 - "Gripa epidemio de Meksiko 2009"

Oni timas ankaŭ hodiaŭ erupcion de granda pandemio, por kio la medicinaj institutoj ne estas antaŭpreparitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Piva vorto laŭ PIV NPIV Alirita la 12an de junio 2024.
  2. Zamenhofa vorto laŭ PIV NPIV Alirita la 12an de junio 2024.
  3. Hilleman, M (19a de Aŭgusto 2002). «Realities and enigmas of human viral influenza: pathogenesis, epidemiology and control». Vaccine 20 (25-26): 3068-87. PMID 12163258. doi:10.1016/S0264-410X(02)00254-2.
  4. Angelo SJ, Marshall PS, Chrissoheris MP, Chaves AM. "Clinical characteristics associated with poor outcome in patients acutely infected with Influenza A." Conn Med. 2004 Apr; 68(4):199–205. PMID 15095826
  5. Murin S, Bilello K Respiratory tract infections: another reason not to smoke en revuo Cleve Clin J Med, 2005, volumo 72, numero 10, pp. 916-20 pmid=16231688
  6. Kerr AA, McQuillin J, Downham MA, Gardner PS, Gastric 'flu influenza B causing abdominal symptons in children, en revuo Lancet, volumo 1, numero 7902, pp. 291-5, 1975, pmid=46444 kaj doi=10.1016/S0140-6736(75)91205-2
  7. M Guppy Advising patients to increase fluid intake for treating acute respiratory infections Februaro 2011, en Advising patients to increase fluid intake for treating acute respiratory infections, alirita la 23an de Novembro 2016, doi=10.1002/14651858.CD004419.pub3 kaj pmid=21328268
  8. Glasgow, J kaj Middleton, B; Reye syndrome — insights on causation and prognosis en revuo Arch Dis Child, 2001, volumo 85, numero 5, pp. 351-3; pmid=11668090 kaj doi=10.1136/adc.85.5.351
  9. 9,0 9,1 Wintergerst, Eva S., Maggini, Silvia kaj Hornig, Dietrich H. Immune-enhancing role of vitamin C and zinc and effect on clinical conditions en Annals of Nutrition & Metabolism, 2006, volumo 50, numero 2, pp. =85–94, alirita la 22an de marto 2020, ISSN=0250-6807, doi=10.1159/000090495 kaj pmid=16373990.
  10. Cannell, J. J., Vieth, R., Umhau, J. C., Holick, M. F., Grant, W. B., Madronich, S., Garland, C. F. kaj Giovannucci, E. Epidemic influenza and vitamin D en Epidemiology and Infection, 2006-12, volumo 134, numero 6, pp. 1129–1140, alirita la 22an de marto 2020, ISSN=0950-2688, doi=10.1017/S0950268806007175, pmc=2870528 kaj pmid=16959053.
  11. Centers for Disease Control and Prevention. CDC Recommends against the Use of Amantadine and Rimantadine for the Treatment or Prophylaxis of Influenza in the United States during the 2005–06 Influenza Season. (el Retarkivo 20080503092840) 14a de januaro 2006. Konsultita la 1an de januaro 2007
  12. 12,0 12,1 12,2 CALVO A., Mario. Otra nueva mala noticia en gripe aviar. Oseltamivar resistance during treatment of Influenza A (H5N1) infection Jong MD, Thanh TT, Khanh TH, Hien VM et al. NEJM 353; 25: 2667-72. Rev. chil. infectol. [rete]. Mar. 2006, vol.23, no.1 [citita en la 10a de septembro 2008], p. 84-85. Disponebla en la World Wide Web: [1]. ISSN 0716-1018.
  13. Moscona, A Neuraminidase inhibitors for influenza en revuo N Engl J Med, 2005, volumo 353, numero 13, pp. 1363-73, pmid=16192481 kaj doi=10.1056/NEJMra050740, alirita la 26an de julio 2008, arkivita la 2an de januaro 2008 en [2]
  14. Stephenson, I; Nicholson K (1999). «Chemotherapeutic control of influenza». J Antimicrob Chemother 44 (1): 6-10. PMID 10459804. doi:10.1093/jac/44.1.6.
  15. Jefferson, T, Demicheli V, Di Pietrantonj C, Jones M, Rivetti D, Neuraminidase inhibitors for preventing and treating influenza in healthy adults en revuo Cochrane Database Syst Rev, 2006, volumo 3, p. CD001265, doi=10.1002/14651858.CD001265.pub2 kaj pmid=16855962
  16. Webster, Robert G. H5N1 Influenza — Continuing Evolution and Spread en revuo N Engl J Med, 2006, volumo 355, numero 21, pp. 2174-77 pmid=16192481 kaj doi=10.1056/NEJMp068205 Allirita la 26an de julio 2008, Arkivita la 5an de decembro 2006 en [3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale

Historio

Mikrobiologio

Patogenezo

Epidemiologio

Preventado kaj traktado

Esplorado

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gripe en la hispana Vikipedio.