Saltu al enhavo

Grizkrona palmotanagro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkrona palmotanagro
Grizkrona palmotanagro, Phaenicophilus poliocephalus
Grizkrona palmotanagro, Phaenicophilus poliocephalus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fenikofiledoj, Phaenicophilidae
Genro: Fenikofiloj, Phaenicophilus
Bonaparte, 1851
Specio: Grizkrona palmotanagro, Phaenicophilus poliocephalus
Naturaj vivejoj de la specio
Naturaj vivejoj de la specio
Naturaj vivejoj de la specio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizkrona palmotanagroGrizkrona tanagro (Phaenicophilus poliocephalus) estas preskaŭ minacata specio de birdoj de la familio Phaenicophilidae, aŭ Hispaniolaj palmotanagroj. Ĝi estas endemia de la insulo Hispaniolo, tio estas rare en Haitio kaj plej ofte en la Dominika Respubliko (ĉe la plej sudokcidenta pinto).[1][2][3]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La grizkrona palmotanagro kunhavas sian genron kun la nigrakrona palmotanagro (P. palmarum). Ili hibridiĝas, kaj foje estis konsiderataj samspecifaj. La genro estis delonge inkludita en la familio Thraupidae, nome la "veraj" tanagroj, sed ĝi estis translokigita en 2017.[4][5]

La Internacia Ornitologia Komitato kaj la verko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World atribuas tri subspeciojn al la grizkrona palmotanagro, nome la nomiga subspecio P. p. poliocephalus, P. p. coryi, kaj P. p. tetraopes.[1][6] La taksonomio Clements inkludas tetraopes ene de la nomiga subspecio.[2] Tiu artikolo sekvas la modelon de tri subspecioj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La grizkrona palmotanagro estas proksimume 18 cm longa kaj pezas proksimume 27 g. La seksoj estas similaj. La nomiga subspecio havas profundan grizan kronon kaj nigran "maskon" kun blankaj makuloj antaŭ, supre kaj sub la okulo. Ĝiaj supraj partoj estas flavverdaj. Ĝia gorĝo estas brilblanka kaj la cetero de ĝiaj subaj partoj estas same malhelgriza kiel la krono. Subspecio P. p. coryi estas pli granda ol la nomiga kaj pli pala entute kun blanka strio laŭ la centro de la brusto kaj ventro. P. p. tetraopes estas iomete pli pala ol la nomiga kaj supre kaj malsupre.[7]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La nomiga subspecio de la grizkrona palmotanagro troviĝas en la duoninsulo Tiburon de sudokcidenta Haitio kaj la malgranda insulo Grande Cayemite ĉe ĝia norda bordo. En la Dominika Respubliko, ĝi malofte estas trovita en la nordaj kaj sudaj deklivoj de la Sierra Baoruco, same kiel sur la suda parto de Loma de Toro kaj Hoyo de Pelempito. La subspecio P. p. tetraopes estas trovita nur sur Île-à-Vache ĉe la suda marbordo de la duoninsulo Tiburon. P. p. coryi estas trovita nur sur la insulo Gonavo en la Golfo de Gonavo norde de la duoninsulo. La specio enloĝas ĉiun disponeblan arbarspecon de seka ĝis malseka kaj malferma ĝis densa. Ĝi ankaŭ estas ĉe plantejoj kaj en kamparaj kaj urbaj ĝardenoj kaj parkoj. Ĝi estas plej facile rigardita sur la Masivo La Hotte direkte al la okcidenta fino de la duoninsulo Tiburon. En alteco ĝi varias de marnivelo ĝis 2 400 m.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Caribbean "tanagers", Wrenthrush, Yellow-breasted Chat (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto 2022 .
  2. 2,0 2,1 Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, S. M. Billerman, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, B. L. Sullivan, and C. L. Wood. 2021. The eBird/Clements checklist of Birds of the World: v2021. Elŝutita el [1] Alirita la 25an de Aŭgusto, 2021
  3. BirdLife International (2020). "Grey-crowned Palm-tanager Phaenicophilus poliocephalus". IUCN Red List of Threatened Species. 2020: e.T22722301A180140497. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22722301A180140497.en. Alirita la 9an de Oktobro 2022.
  4. Check-list of North and Middle American Birds. American Ornithological Society (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto 2022 .
  5. Hilty, S. (2020). Black-crowned Palm-Tanager (Phaenicophilus palmarum), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Eldonistoj). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. https://doi.org/10.2173/bow.bcptan1.01 Alirita la 9an de Oktobro 2022
  6. HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. disponebla ĉe: [2] kaj alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  7. 7,0 7,1 Townsend, J. M. (2020). Gray-crowned Palm-Tanager (Phaenicophilus poliocephalus), versio 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 9an de Oktobro, 2022