Saltu al enhavo

Nigrakrona palmotanagro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakrona palmotanagro
Nigrakrona palmotanagro, Phaenicophilus palmarum
Nigrakrona palmotanagro, Phaenicophilus palmarum
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fenikofiledoj, Phaenicophilidae
Genro: Fenikofiloj, Phaenicophilus
Lineo, 1766
Specio: Nigrakrona palmotanagro, Phaenicophilus palmarum
Naturaj vivejoj de la specio
Naturaj vivejoj de la specio
Naturaj vivejoj de la specio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakrona palmotanagroNigrakrona tanagro (Phaenicophilus palmarum) estas specio de birdoj de la familio Phaenicophilidae, aŭ Hispaniolaj palmotanagroj. Ĝi estas endemia de la insulo Hispaniolo, tio estas en Haitio kaj en la Dominika Respubliko (escepte ĉe la plej sudokcidenta pinto).[1]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

En 1760, la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson inkludis priskribon de la nigrakrona palmotanagro en sia Ornithologie. Li uzis la franclingvan nomon Le palmiste kaj la latinan nomon Merula palmarum (merlo de palmoj).[2] Kvankam Brisson stampis latinlingvajn nomojn, tiuj ne kongruas kun la dunoma sistemo, kaj ili ne estas agnoskitaj fare de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo.[3] Kiam la sveda naturalisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian verkon Systema Naturae por la fama 12a eldono en 1766, li aldonis 240 speciojn kiuj estis antaŭe priskribitaj de Brisson;[3] unu el kiuj estis la Nigrakrona palmotanagro. Linnaeus inkludis mallongan priskribon, stampis la dunoman nomon Turdus palmarum kaj citis la verkon de Brisson.[4] La specifa nomo palmarum estas latina por "de palmoj".[5] La specio estas nun metita en la genro Phaenicophilus kiu estis enkondukita de la angla geologo kaj naturalisto Hugh Edwin Strickland en 1851.[6]

La nigrakrona palmotanagro kunhavas sian genron kun la grizkrona palmotanagro (P. poliocephalus). Ili hibridiĝas, kaj foje estis konsiderataj samspecifaj. La genro estis delonge inkludita en la familio Thraupidae, nome la "veraj" tanagroj, sed ĝi estis translokigita en 2017.[7][8] La nigrakrona palmotanagro estas monotipa.[1]

Proksime de La Romana, Dominika Respubliko.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La nigrakrona palmotanagro estas 17 ĝis 18 cm longa kaj pezas proksimume 24 ĝis 32 g. La seksoj ne estas precipe dimorfaj. La specio havas longan, fortan, akre pintan bekon kun nigra maksilo, kaj blugrizan makzelon kun nigra pinto. La kapo de plenkreskuloj estas plejparte nigra kun blanka makulo super la beko, pli granda blanka makulo super kaj preter ĝia ruĝbruna okulo, kaj maldika arko de blanka koloro sub ĝia okulo. Ĝia nuko estas griza kaj la cetero de la supra parto, inkluzive de la vosto, estas brilflaveca oliveca. Ĝia gorĝo kaj la mezo de la brusto estas blankaj; la flankoj de ĝia brusto, ventro kaj subvostaj kovriloj estas grizaj. Nematuruloj havas malhelgrizan kapon anstataŭ nigra kaj sablokoloran nuancon ĉe la gorĝo.[8]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La nigrakrona palmotanagro estas trovebla ĉie en la ĉeftera Dominika Respubliko (inkluzive sur la insulo Saona) kaj en Haitio (escepte ĉe la duoninsulo Tiburon). Ĝi loĝas preskaŭ ĉiun pejzaĝon sur la insulo Hispaniolo, en multaj arbarspecoj de seka ĝis humida kaj malferma ĝis densa. Ĝi ankaŭ ekzistas en kamparaj kaj urbaj ĝardenoj kaj parkoj. En alteco ĝi varias de marnivelo ĝis proksimume 2 500 m, sed estas plej ofte sub 2 000 m.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Gill, F.; Donsker, D.; Rasmussen, P., eld. (Aŭgusto 2022). "Caribbean "tanagers", Wrenthrush, Yellow-breasted Chat". IOC World Bird List. v 12.2. Alirita la 9an de Aŭgusto 2022.
  2. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés 2 (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche, p. XXX, Plate 29 fig 1. La du steloj (**) ĉe la starto de la fako indikas, ke Brisson bazis sian priskribon sur la ekzameno de specimeno.
  3. 3,0 3,1 (1910) “Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335. 
  4. Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae : per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono 1, Part 1 (latine), Laurentii Salvii.
  5. . Key to Scientific Names in Ornithology. Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2018). Alirita 1a de Majo 2018 .
  6. (1851) “Ornithological notes”, Contributions to Ornithology 3-4, p. 103–104 [104]. 
  7. Check-list of North and Middle American Birds. American Ornithological Society (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto 2022 .
  8. 8,0 8,1 8,2 Hilty, S. (2020). Black-crowned Palm-Tanager (Phaenicophilus palmarum), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Eldonistoj). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. https://doi.org/10.2173/bow.bcptan1.01 Alirita la 9an de Oktobro 2022