Gronlanda Porinstruista Seminario
Gronlanda Porinstruista Seminario | ||
---|---|---|
lernejo | ||
Komenco | 1845 vd | |
Geografia situo | 64° 10′ 51″ N, 51° 44′ 21″ U (mapo)64.1809-51.7391Koordinatoj: 64° 10′ 51″ N, 51° 44′ 21″ U (mapo) | |
Lando(j) | Gronlando vd | |
Situo | Sermersooq | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Gronlanda Porinstruista Seminario (dane: Grønlands Seminarium, gronlande: Ilinniarfissuaq) estas klerigejo en Nuko (Gronlando) kiu ludis de 1845 elstaran rolon en la kleriga historio de la lando. En 1996 studis tie 220 studentoj; instituta estrino estas de aprilo 2016 Britta Lohmann (*1962).[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Estiĝo
[redakti | redakti fonton]Estiĝis en la 18-a jarcento Grønlandske Seminarium en Kopenhago, por prepari misiistojn irontajn al Gronlando. Evidentiĝis ke la konoj de la gronlanda lingvo ĉe la studantoj ne sufiĉis. En 1835 oni instalis komisionon por solvi tion: oni decidis ne instrui danojn sed gronlandanojn por ekleziaj taskoj. Inter ili plej sukcesis la poeto Rasmus Berthelsen. Oni do vidis ke pli inteligenta ideo estus la elfaro de seminario en Gronlando mem. En 1838 pastoro Peter Andreas Fenger proponis fondon de du institutoj, unu en la nordo je Ilulissat kaj alia en la sudo en Nuko. Kroma efekto estu la altigo de la civilizo de la lokuloj. Tion aprobis reĝo Kristiano la 8-a. En Ilulissat plej gravis la instruado lingva, um en Nuko temis pli pri religia trejnigo. La gronlandano Rasmus Berthelsen kritikis la neglekto de la dana lingvo; en 1875 oni fermis la ejon en Ilulissat kaj la nuka restis la unusola klerigejo por instruistoj kaj katekistoj.[2]
Ejo
[redakti | redakti fonton]Pro manko de propra ejo okazis la unuaj agadoj en la loĝejo de la inspektisto. En 1847 finfariĝis la loĝejo de la preposto; en la trietaĝa konstruaĵo estis du ĉambroj por instruado en la teretaĝo. Estis ankaŭ spaco por arkivo kaj deponejo. En 1905 oni decidis estigi novan ejon, kiu funkcias ĝis hodiaŭ kaj konsekriĝie en la 18.9.1907. La tiam instruataj fakoj estis: religio, eklezia historio, lingvoj gronlanda kaj dana, kalkulado, skribado, ĝenerala/monda historio, kulturhistorio, natursciencoj, geografio, instruado pri sano, gimnastiko, ĉasado, kajakado, dommastrumado. De 1951 oni trejnis ankaŭ virinojn. En 1908 estis konstruita moderna gimnastikejo, kiun oni uzis multfunkcie por kunvenoj kaj filmteatre. En 1968 alvenis du novaj aloj. Inter 1922 kaj 1923 estiĝis nova loĝejo por la lernejestro kun konferenc-salono. Norde de la gimnastikejo estis de 1928 centro pri dommastrumado kun kantino kaj lavejo. Inter 1935 kaj 1936 necesis konstrui kvar hejmojn por lernantoj. El ili uzatas nun la domo Tito kiel muzikejo. En 1903 konstruita malsanulejo ekservis en 1940 kiel loĝejo de la instruantoj. Tria malsanulejo (ĝi aperis en 1933; Det gamle sygehus) fariĝis en 1967 oldulejo kaj estas nun instruadejo kaj buroo.[3]
Inter 1951 kaj 1958 ĝi estis malfermita kaj la koncernaj gronlandanoj ĝuis instruadon en Danujo. Poste oni remalfermis la tuton kiel nuran porinstruistan seminario (sen kateĥismo-programoj). Du ejoj de en 1954 finkonstruista Realisma lernejo Qorsussuaq nun ankaŭ seminarias. Aree troviĝas kvar monumentoj: je honoro de Jørgen Brønlund, de Rasmus Berthelsen, de Lars Møller kaj de Jonathan Petersen.[4] La ĉefa ejo eĉ fariĝis urba emblemo: ĝi videblas nun sur la urba blazono.
Hodiaŭ
[redakti | redakti fonton]Post la dekoloniigo la instruado pli kaj pli fariĝis laŭ danaj niveloj; post la aŭtonomi-fortigo la malo fariĝis.[5] Komence de 2008 ĝi iĝis parto de la universitato de Gronlando. Diversaj ekzamengradoj estas ofertataj kaj pluklerigoj.[6] En 1996 studentis 220 uloj, el kiuj 145 preparis por estonta instruisteco; ili estis dividitaj je sep klasoj. La buĝeto estis de ch. 19 milionoj da kronoj.[7]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Henrik Wilhjelm: De nye grønlændere. Grønlands seminarier i det 19. århundrede, Grønlandske Selskab, Kopenhago 2008, ISBN 978-87-87925-42-6
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ foto, vivprotokolo, kontakto
- ↑ Jens Chr. Manniche: "Sprogbeherskelse og Herskersprog – om sprog og kolonialisme i Grønland i 1800-tallet" - Universitato de Aarhus, 2002, Arbejdspapirer, 12
- ↑ Ĝi estas rekte sude de la monto kun la Hans-Egede-monumento, proksimde de la Kolonia haveno.
- ↑ "De historiske bygninger omkring Ilinniarfissuaq" - historio de la ejoj sur la universitata paĝaro (PDF)
- ↑ Tage Kampmann: "Ilinniarfissuaq" - ĉe: Den Store Danske
- ↑ "Institut for Læring"
- ↑ Axel Björnsson, Ingvild Broch, Jóan Pauli Joensen, Mogens Holm: Forskningsaktiviteter på Færøerne og Grønland, Kopenhago 1997, ISBN 92-893-0126-0, p. 143–145 (=Forskningssamarbejde i Vestnorden, 1)