Saltu al enhavo

Rasmus Berthelsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rasmus Berthelsen
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1827 (1827-07-10)
en Gronlando
Morto 4-an de januaro 1901 (1901-01-04) (73-jaraĝa)
en Nuko
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Parencoj Frederik Berthelsen (en) Traduki (patrina avo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komponisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
monumento en Nuko

Rasmus Storm Josva Berthel BERTHELSEN (naskiĝinta la 10-an de julio 1827 apud Qeqqata-Sisimiut, mortinta la 4-an de januaro 1901 en Nuko) estis gronlanda poeto, katekisto, universitatprofesoro, presisto, redaktoro, tradukisto kaj komponisto. Avo lia estis la katekisto Frederik Berthelsen, praavo lia la misiisto Berthel Laersen.

Estante filo de ĉasisto de boacoj kaj fokuloj[1] li venis en la aĝo de 10 jaroj sub la zorgado de onklino, edzino de misiisto. La onklo interesigis lin pri kristanismo.[2] Poste instruadis lin la pastoroj Erik Adolf Wandall kaj Carl Junius Optatus Steenberg. Inspektisto Carl Peter Holbøll kunprenis lin al Danujo. Koloniadministranto Jørgen Nielsen Møller sukcesis persvadi la patron de Berthelsen ke li ne faru ĉasisto sed instruisto.

De aŭtuno 1843 li estis instruata sur Amager (Sundo) kaj estis planita frekvento de la porinstruista seminario de Skårup (Svendborg Kommune) sur Fyn. Samtempe justickonsilisto Schwendsen, la nova estro de la komerckunordig-institucio Den Kongelige Grønlandske Handel, malhelpis la ĉeeston de gronlandanoj ĉe danaj institucioj. Pro tio Berthelsen malvole reiris patrujen kie li iĝis studento de la Gronlanda Porinstruista Seminario. En 1849 li fariĝis ties unua diplomito. Pro ege bonaj notoj li estis dungita du jarojn poste kiel helpistruisto ĉeseminaria. Karieroŝancon en 1847 estiĝi asistanto en Kangaamiut (Qeqqata) li rifuzis preferante aktivi instruiste.

Berthelsen neniam ŝanĝis sian postenon kaj havis grandegan influon sur la pedagogia sistemo de Gronlando. Krome estis li kolonipredikisto kaj supera katekisto. Kiam en 1857 malfermiĝis presejo fare de Hinrich Rink, ankaŭ Berthelsen aktivis tie. Li i.a. hlepis traduki gronlandajn sagaojn. En 1861 li fariĝis unua redaktisto de la gazeto "Atuagagdliutit"; posteulis lin en 1873 Lars Møller. Tre konata estis li ankaŭ kiel poeto; en 1897 li iĝis kavaliro de la ordeno Dannebrogorden. Lia plej grava verko estis la kristnaska kanto Guuterput, kiun li ankaŭ muzikigis.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Mads Lidegaard: "Rasmus Berthelsen" - ĉe: Dansk Biografisk Leksikon
  2. Emil Bluhme: Fra et Ophold i Grønland 1863–1864, Fr. Møldikes Forlags-Expedition, Kopenhago 1865, p. 255–265