Grue estas komunumo de Norvegio. Ekde la komenco de 2020 ĝi apartenas al la provincoInnlandet - antaŭ tio ĝi de 1919 ĝis 2019 estis parto de la antaŭa provinco Hedmark. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 4 572 loĝantoj sur areo de 837,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km².
La komunumo situas en la tradicia distrikto (norvege landskap, "pejzaĝo", en la apudaj Svedio kaj Finnlando esperantlingve nomata "historia provinco", sed se oni kopius tion al Norvegio, tre miksiĝus la konceptoj kun pli grandaj historiaj kaj nuntempaj administraj unuoj nomataj fylke, en Esperanto kutime provinco) Solør. La administra centro de la municipo estas la vilaĝo Kirkenær. Aliaj vilaĝoj en la municipo inkludas la loĝlokojn Bergesida, Grinder, Namnå, Risberget, Rotberget, Skasenden kaj Svullrya.