Guldenbach
Guldenbach | |
---|---|
Guldenbach inter Windesheim kaj Guldental
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | orienta Hunsrück, Germanio, Rejnlando-Palatinato |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 32,7 km |
Fluo | |
Fonto | norde de Erbach |
- Alteco super marnivelo | 486 m |
Enfluejo | apud Bretzenheim en la Nahe |
- Alteco | 98 m |
Geografio | |
Trairataj komunumoj | Rheinböllen, Stromberg, Langenlonsheim |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Kriegsbach |
- Maldekstraj | Schindelbach |
La rojo Guldenbach estas orografie maldekstra flankrivero de la rivero Nahe en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La rojo fontas en la Ŝtata forsto Sankt Goar kiel Volkenbach nordokcidente de Erbach sur alteco de 486m super marnivelo. De ĉi-tie la rojo fluas unue suden. Ĝin alfluas multajn mallongajn flankriverojn. Sude de Erbach enfluas la samnoman flankriveron Erbach. Ekde tie la rojo nomiĝas „Guldenbach“.
Poste ĝi pasas Rheinböllen kaj fluas tra Stromberg, Schweppenhausen kaj Windesheim al Guldental. Ĝi formas la limon inter Soonwald en la sudokcidento kaj Binger Wald en la nordoriento. ambaŭ estas partoj de la mezmontaro Hunsrück. Plu ĝi fluas je la suda rando de Langenlonsheim. Ĉe la norda rando de Bretzenheim la rojo enfluas de maldekstre en la riveron Nahe en alteco de 90 m s.m. .
Sur sia longeco de 32,7 km la rojo trpasas altecodiferencon de 305 m,kiu egalas al meza dekliveco de 9,3 ‰ . La rojo deakvigas areon de 172,733 km².
Flankriveroj
[redakti | redakti fonton]La plej gravaj flankriveroj estas Neubrühlbach, Dichtelbach, Seibersbach, Dörrebach, Welschbach kaj Hahnenbach kun po pli ol 10 km² granda akvokolekta areo. La sekvanta tabelo montras la flankriverojn de Guldenbach de la fonto al la enfluejo. Indikita estas la orografia studo de la enfluejo[1], longeco[2], grandeco de la akvokolekta baseno[2], alteco de la enfluejo[1] kaj germana akveja kodo[2]
nomo |
situo |
longeco [km] |
akvokolekta areo [km²] |
alteco de la enfluejo m. s. m |
DGKZ |
---|---|---|---|---|---|
Bach vom Wackenbacher Kopf | dekstre | 1,4 | 2,502 | 426 | 2549612 |
Erbach | maldekstre | 2,7 | 3,757 | 392 | 2549616 |
Albersbach | dekstre | 2,3 | 3,403 | 387 | 2549618 |
Neubrühlbach | dekstre | 6,9 | 17,517 | 379 | 254962 |
Dichtelbach | maldekstre | 4,3 | 11,256 | 369 | 2549632 |
Pfädchensgraben | maldekstre | 1,6 | 2,487 | 312 | 2549636 |
Tiefenbach | maldekstre | 3,7 | 4,926 | 287 | 254964 |
Mühlgraben | maldekstre | 1,5 | 1,442 | 254 | 25496512 |
Seibersbach | dekstre | 8,7 | 17,882 | 253 | 2549652 |
Dörrebach | dekstre | 6,1 | 16,583 | 244 | 254966 |
Welschbach | maldekstre | 6,4 | 10,543 | 234 | 2549672 |
Eisbach | dekstre | 1,3 | 1,698 | 187 | 2549674 |
Steyerbach | dekstre | 3,3 | 5,438 | 179 | 2549676 |
Jungfernfloß | dekstre | 1,5 | 2,200 | 169 | 2549678 |
Windesheimer Bach | dekstre | 1,0 | 2,543 | 169 | 25496794 |
Hahnenbach | maldekstre | 9,6 | 17,322 | 158 | 254968 |
Historio
[redakti | redakti fonton]La rojo estis energifonto por multaj olemuelejoj laŭlonge de la riverbordo. la plej fama estis la muelejo en Schweppenhausen.
Medio
[redakti | redakti fonton]En sia supra parto la rojo Guldenbach estas malfajnmateririĉa, silikata mezmontara rojo (tipo 5), ekde Stromberg silikata fajn- kaj malfajnmateririĉa mezmontara rojo (tipo 9). La akveja strukturkvalito estas grandparte forte ŝanĝita (kvalitaklaso V ĝis VI). Nur ĉe la supra parto inter Rheinböllen kaj Stromberg ekzistas kelkaj partoj kunpli bona kvalito. En la riversekcio de Rheinböllen la rivero estas parte komplete ŝanĝiĝita. La akvokvalito de la supra parto estas malforte, tiu de la maldupra parto meze ĝis forte poluita (stato 2005).[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Topografische Karte 1:25.000
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland. Arkivita el la originalo je 2018-10-18. Alirita 2018-11-25 .