Gundlaĉa akcipitro
Gundlaĉa akcipitro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Gundlaĉa akcipitro
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Accipiter gundlachi (Lawrence, 1860) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Gundlaĉa akcipitro aŭ Kuba akcipitro (Accipiter gundlachi) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Ĝi estas endemia de Kubo.
Ties natura habitato estas kaj sekaj arbaroj kaj malaltateraj arbaroj. Ĝi estas minacata kaj endanĝerita je formorto pro habitatoperdo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri bela rabobirdo, simila al Kupera akcipitro (Accipiter cooperii), kvankam iom pli granda, intermeza inter tiu kaj la Akcipitro (Accipiter gentilis). Ties malhelgrizaj flugiloj, relative mallongaj kaj rondoformaj, kaj ties longa vosto, kune kun duokula vidkapablo, permesas tiun rabobirdon manovri inter la vegetaĵaro ege lerte. La ino estas multe pli granda ol la masklo. La subaj partoj estas ruĝecbrunaj iom striecaj, sed la subpugo estas blanka. La beko estas malhelgriza kaj la kruroj flavecaj.
Natura historio
[redakti | redakti fonton]Ili predas ĉefe birdoj, sed ankaŭ grandan nombron de roduloj, multaj el kiuj kaŭzas enorman damaĝon al la kamparanoj, kaj tiele la akcipitro estas aprezata.
Ili pariĝas inter februaro kaj majo. La nesto ĝenerale estas konstruita ĉe la trunko kaj sub la pinto de granda arbo.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Oni konas du subspeciojn de Accipiter gundlachi :[1]
- Accipiter gundlachi gundlachi – arbaroj de malaltaj teroj de okcidento kaj centro de Kubo.
- Accipiter gundlachi wileyi - arbaroj de malaltaj teroj de oriento de Kubo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Downloadable from Cornell Lab of Ornithology. Arkivita el la originalo je 2008-12-21. Alirita 2008-12-21 .
- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
|