Gvajro
Gvajro (hispane Guayrá, komence nomita Gobernación del Guayrá) estis historia regiono de la Hispana Imperio, situanta en la Gubernio Paragvajo,ene de la kolonia Vicreĝlando Peruo.[1] La regiono troviĝas en la nunaj Paragvajo kaj Paranao.[1]
Estas kelkaj konfliktaj etimologioj pri la origino de la nomo. Iuj asertas, ke ĝi estis nomita laŭ kaciko de la regiono kies nomo estis Guayrá aŭ Guayracá. Aliflanke, la vorto eble devenas de la gvarania "kwa y ra" ("ne povas pasi", "nepasebla") aŭ eĉ "gŭaj ra" ("rivero, kiu iras [transen]").
Geografio
[redakti | redakti fonton]La limoj de Gvajro estis la rivero Iguazuo sude, la rivero Parano okcidente, la rivero Tietê (aŭ Añemby) norde, kaj la linio de la traktato de Tordesillas oriente. La Tiete-rivero ankaŭ markis la limon inter la Tupiaj kaj gvaraniaj indianoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ciudad Real del Guayrá, ankaŭ nomata Guayrá kaj la nuntempa Guaíra (Paranao), estis fondita de Kapitano Ruy Diaz Melgarejo en 1556. Ĝi troviĝas ĉe la maldekstra bordo de la Paranao ĉe la kunfluejo de la rivero Pepirio Guazuo.
Gvajro estis kovrita de densaj arbaroj kaj multaj riveroj, kaj antaŭ 1600 ĝi fariĝis rifuĝejo por la gvaraniaj homoj for de la enkomenderos de Paragvajo kaj la bandejranoj (sklavigistoj) de Brazilo.
Aleixo Garcia transiris la regionon en 1522. En 1542, Álvar Núñez Cabeza de Vaca vojaĝis tra ĝia suda parto survoje al Asunciono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 First Take: Territories and Territories The Shifting Guarani Space | ReVista. Alirita 4 novembro 2024 .