Saltu al enhavo

György Csanádi (redaktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Csanádi (redaktoro)
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de aprilo 1931 (nun 1931-04-17)
en  Ĉeĥoslovakio Ružomberok
Morto la 24-an de julio 2018
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Berehove Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Sovetunio
Hungario
Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo hejmlanda esploristo
redaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

György Csanádi [djordj ĉanAdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Csanádi György, estis hungara redaktoro, lokhistoriisto. Lia pseŭdonimo estis Beregszászi György [beregsAsi].

György Csanádi[1][2] naskiĝis la  17-an de aprilo 1931 (nun 1931-04-17) en Ružomberok (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 24-an de julio 2018 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

György Csanádi apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Dum la lernejaj jaroj li lernis slovake aŭ ĉeĥe. Li frekventis katolikan gimnazion jam en Debrecen en Hungario inter 1940-1944, sed bombo trafis la familian loĝejon, tial la familio translokiĝis al Berehove, kie li maturiĝis ukraine. inter 1951-1957 li tradukisto kaj rubrikestro de hungarlingva gazeto, poste ĉefredaktoro ĝis la pensiuliĝo en 1991, dum li akiris ĵurnalistan diplomon en Moskvo en 1961. Tamen post la pensiuliĝo 6 jarojn li kontribuis por alia hungara loka gazeto. Dum la aktivaj jaroj li estis aktiva figuro de la kultura vivo, li partoprenis en fondo de teatro kaj kultura studio. Li esploris historion de la urbo, krome en 1963 li partoprenis en peticio por akcepti la minoritatajn rajtojn en Transkarpata regiono. Li ricevis premion en 2004.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Régi Beregszásziak (2001)
  • Sorsfordító évek sodrásában. Fejezetek Beregvidék történelmi múltjából (2004)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]