Berehove
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Berehove (stacidomo). |
Berehove | ||
ukraine Берегове, rutene: Берегово, ruse Берегово, hungare Beregszász, ĉeĥe Berehovo, slovake Berehovo, germane Bergsaß | ||
urbo | ||
Monumento al hungara poeto Sándor Petőfi en Berehove
| ||
|
||
Oficiala nomo: Берегове | ||
Lando | Ukrainio | |
---|---|---|
Provinco | Transkarpata provinco | |
Distrikto | Berehova distrikto | |
Historiaj regionoj | Supra Hungarujo, Karpata Rutenio | |
Rivero | Verke | |
Situo | Berehove | |
- koordinatoj | 48° 12′ 09″ N 22° 38′ 15″ O / 48.20250 °N, 22.63750 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 115 m s. m. | |
Areo | 19,0 km² (1 900 ha) | |
Loĝantaro | 24 580 (01.01.2011) | |
Denseco | 1 293,68 loĝ./km² | |
Fondo | 1063 | |
Urbestro | Iŝtvan Gajdoŝ | |
Horzono | MET (UTC+2) | |
- somera tempo | MET (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 90200 | |
Telefona antaŭkodo | +380 3141 | |
KOATUU | 2110200000 | |
Aŭtokodoj | AO / 07 | |
Situo enkadre de Ukrainio
| ||
Situo enkadre de Transkarpata provinco
| ||
Vikimedia Komunejo: Berehove (Zakarpattia Oblast) | ||
Retpaĝo: www.bereg.net.ua | ||
Berehove (ukraine Берегове, ruse Береговo (Beregovo), hungare Beregszász [beregsAs], germane Bergsaß aŭ Lampertshaus) estas urbo kun distriktorajto en Ukraino, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove, kies distriktejo estas. Krome la urbo estas kalvinana episkopejo. La nomo signifas hungare marĉosakso.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉop-Ĥust, krome estas ĉefvojoj al Nyíregyháza kaj Mukaĉeve. La lasta troviĝas 28, Uĵhorodo 72, Hungario 6 km.
La urbo ne havas riveron, nur malgrandan kanalon Verke, kiu ligas riverojn Borĵava (hungare Borĵa) kaj Latorica. La kanalo pro ĝia malpureco neniam taŭgis kiel fonto de akvo. Tamen ĝis 60-j jaroj de 20a jarcento la kanalo estis sufiĉe pura por bano kaj en ĝi vivis fiŝoj. Nun la kanalo estas nur defluaĵo. La subtera akvo estas dura pro granda enhavo de kalcio. Tial la liverado de akvo por loĝantaro estas problema.
En ĉirkaŭaĵoj de la urbo troviĝas kelkaj montetoj, plejparte plantitaj kun vitejoj.
La situo sude de Karpatoj kaŭzas sufiĉe mildan klimaton kaj favoras vinberkulturon kaj kultivadon de aliaj plantoj preferantaj varmon: prunojn, abrikotojn, persikojn, manĝeblajn kaŝtanojn ktp. La klimato tamen ne taŭgas por kultivado de melonoj, akvomelonoj, citrusaj plantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo estis menciita unue en 1284, pli frue nomiĝis la komunumo Lambertháza, kiu signifas domo de Lambert. Li estis hungara reĝido. En 895 la hungaraj triboj trairis montpasejon Verecke kaj okupis la Karpatan basenon. Lambertháza estis detruita fare de kumanoj en 1141, poste alvenis saksoj, kiuj refondis la setlejon. En 1241 la tataroj detruis ĝin. La loko ricevis la rangon libera reĝa urbo en 1342. Hungara reĝino Maria fondis en la urbo 2 klostrojn en la 14-a j.c. Religia kunveno okazis en 1552, sekve kalvinana kaj katolika eklezioj disiĝis. En 1566 la tataroj, en 1657 la poloj, en 1686 liberaj hungaraj taĉmentoj detruis la urbon. Tie komenciĝis liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a en 1703. La tataroj lastfoje en 1717 detruis la urbon, sed en 1739 okazis incendio, en 1742 pesto.
En 1910 la urbo havis 12933 da loĝantoj, (12432 hungaroj, 221 rutenoj, 140 germanoj aŭ saksoj). Ĝis 1920 Beregszász apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, kies departementejo estis, poste al Ĉeĥoslovakio. Beregszász rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Berehove apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kastelo de Rákóczi el 1629, preĝejoj romkatolika el 1418 (plene rekonstruita en 1846, la turo estas 24 m-ojn alta), kalvinana el 1715, grekokatolika el 1825.
En la urbo funkcias hungarlingvaj gimnazio, altlernejo kaj teatro nome Gyula Illyés (djula ijEŝ).
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la iama Beregszász naskiĝis:
- hungara agronomo Gyula Kilb
- hungara aldviolonisto Géza Németh
- famega hungara aktoro Sári Fedák
- hungara arkitekto Béla Borsos
- hungara biokemiisto Botond Penke
- hungara instruisto Rezső Tóth
- hungara juristo Imre Szabó
- hungara kemiisto László Mados
- hungardevena usona kemiisto Julius Rebek
- hungara kuracisto Árpád Bellyei
- hungara literaturhistoriisto László Bellyei
- hungara meteologo György Major
- hungara operkantisto Anna Báthy
- hungara skermisto Mária Gulácsy
- en la apudaĵo "Végardó" naskiĝis:
- en la apudaĵo "Búlcsu" naskiĝis:
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Kecskemét, Hungario
- Csíkszereda, Rumanio
- Zalaegerszeg, Hungario
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]