Seredne Vodjane
Seredne Vodjane | |||
---|---|---|---|
| |||
vilaĝo en Ukrainio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90613 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 59′ N, 23° 54′ O (mapo)47.97944444444423.900277777778Koordinatoj: 47° 59′ N, 23° 54′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 265 m [+] | ||
Areo | 4,26 km² ( 426 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||


Seredne Vodjane, ukraine Середнє Водяне, ruse Среднее Водяное [sredneje vodjanoje], rumane Apsa de Minsloc, hungare Középapsa [kozEpapŝa] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv. Seredne, sredneje kaj közép signifas: mezo.
- 47° 58′ 46″ N 23° 54′ 01″ O / 47.97944 °N, 23.90028 °O (mapo)
- Areo: 4 km²
- Alto super marnivelo: 265 m
- Loĝantaro: 5680
- Poŝtkodo: 90613
- Telefonprefikso: +380 3132
Situo
[redakti | redakti fonton]Seredne Vodjane situas en valo laŭ rojo. Tjaĉiv troviĝas je 24 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1910 vivis en Középapsa 3719 homoj, (3196 rumanoj, 489 germanoj).Ĝis Traktato de Trianon Középapsa apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Máramarossziget, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion por rutenoj, kies parto estis ankaŭ tiu ĉi vilaĝo. Ekde 1945 Seredne Vodjane apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Ankaŭ nun la rumanoj vivas tie en majoritato.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika preĝejo kun ligna sonorilostablo de 1428
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao de 1776