Saltu al enhavo

László Bellyei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Bellyei
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de februaro 1910(nun 1910-02-25)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Beregszász
Morto la 6-an de januaro 1995
en  Hungario Kaposvár
Lingvoj hungaraĉeĥaslovaka
Ŝtataneco Hungario
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Karolo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo literaturhistoriisto
instruisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Bellyei [lAslO bejei], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bellyei László, estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto, literaturhistoriisto. Lia familia nomo estis Zapf ĝis 1938, lia filo estis Árpád Bellyei.

László Bellyei[1] naskiĝis la  25-an de februaro 1910(nun 1910-02-25) en Beregszász (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Berehove en Ukrainio), li mortis la 6-an de januaro 1995 en Kaposvár (Hungario).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Bellyei maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1928, poste li studis iomete en Bratislavo kaj Zuriko, sed li akiris pedagogian diplomon en Universitato de Karolo en 1934. Post la diplomo li kontribuis en hungarlingvaj ĉeĥoslovakiaj gazetoj. Inter 1939–1944 li instruis en gimnazio de Beregszász, poste en Kaposvár, sed en 1946 li estis forigita, tial li instruis private. En 1951 li estis rehabilitita, tial li instruis en pluraj mezlernejoj same en Kaposvár, sed inter 1959–1976 en Altlernejo de Kaposvár jam kiel katedrestro. Ĝis 1944 li okupiĝis pri la hungara literaturo en Ĉeĥoslovakio, poste pri kompleta instruado de la hungara lingvo.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Három kultúrfront. (1932)
  • A magyar irodalom Csehszlovákiában. (slovake, 1933)
  • Márta. (novelo, 1937)
  • A csehszlovákiai magyar irodalom. (manuskripto, perdiĝis, 1937)
  • Willi Bredel. (1966)
  • Anyanyelvi tantárgypedagógia. (kunaŭtoro, 1975; 2-a eldono: 1978)
  • A kaposvári komplex anyanyelvi kísérlet összegzése. (redaktoro, 1985)
  • Bujdosók. (antologio, 1994)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • memortabulo en Beregszász (2020)[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.