György Honti
György Honti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1965 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Pécs (2005–2007) Universitato de Dramo kaj Filmo (1991–1994) Universitato Károly Eszterházy (1985–1991) Madách Imre High School (en) (1980–1984) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
György HONTI [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Honti György estis hungara aktoro, reĝisoro, universitata instruisto.
György Honti [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Honti frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis (kaj li ricevis rolojn) en teatra lernejo (studio) 2 jarojn. Li akiris pedagogian diplomon en Altlernejo Károly Eszterházy en 1991, sed dum la studentaj jaroj li apartenis al studio de Nacia Teatro (Budapeŝto), eĉ li havis aktoran statuson en Nacia Teatro (Szeged) 1989. Li akiris plian diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1995, sed inter 1991-1995 li estis ankaŭ aktoro de Nacia Teatro (Miskolc). Liaj sekvantaj teatraj stacioj estis:
- filia teatro de Nacia Teatro (Győr) (1995–1998)
- Teatro de Nyíregyháza (1998–2003)
- teatro de Tatabánya (2003-).
Inter 2005–2007 li lernis en Universitato de Pécs, li estis kandidato de PhD en 2008 en Scienca Universitato Loránd Eötvös, li akiris lingvodiplomon pri Esperanto, fine li instruas en tiu ĉi universitato. Li ricevis 3 premiojn inter 2002-2007.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Hamleto - Osrick
- Reĝo Lear - servisto apud Cornwall
- Romeo kaj Julieta - Peter; Paris
- Otelo - stultulo
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Malvolio
- La komedio de eraroj - Angelo
- Somermeznokta sonĝo - Vackor
- Imre Madách: La tragedio de l' homo
Elektitaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Lope de Vega: Furfangosok (1996)
- Mihály Fazekas: Lúdas Matyi (2001, 2008)
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Ámbár tanár úr’‘ (1998)
- ‘‘Le a fejjel!’‘ (2005)
- ‘‘Hurok’‘ (2014)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva membiografio Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- [2] Arkivigite je 2016-01-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- [3] Arkivigite je 2016-09-13 per la retarkivo Wayback Machine