György Korda (juĝisto)
György Korda (juĝisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1927 en Budapeŝto |
Morto | 1997 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd Universitato Corvinus de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | juĝisto universitata instruisto |
György Korda [djordj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Korda György estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto.
György Korda naskiĝis la 22-an de novembro 1927 en Budapeŝto, li mortis en 1997 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Korda devenis el juda familio. Jam inter 1945-1947 li estis kontrolisto, poste ĝis 1951 li estis ministeria oficisto, dum li studis en Ekonomia Universitato de Budapeŝto kaj Scienca Universitato Loránd Eötvös. En la lasta li akiris diplomon en 1951, poste li ricevis oficiran rangon havanta prokuroran postenon en la armeo. Ĝuste dum la hungara revolucio de 1956 li laboris en la defenda ministerio, lia konduto ne konvenis al la Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto, tial li devis forlasi la ministerion. Ekde 1962 li laboris civile en la plej supera juĝejo ĝis la pensiuliĝo en 1988. Li ankaŭ instruis en la Universitato Loránd Eötvös inter 1959–1984.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A katonai elítéltekkel kapcsolatos büntetés-végrehajtási feladatok. (1957)
- A katonai büntetőjog kézikönyve. (manlibro, kunaŭtoro, 1958)
- A katonai büntetőjog tankönyve. (studenta lernolibro, 1959)
- Egység és halmazat a hivatali bűntettek körében. (1967)
- Büntető eljárásjog. (kunaŭtoro, 1974)
- A katonai és a honvédelmi kötelezettség elleni bűncselekmények. (monografio kaj disertaĵo, 1988)