Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto
Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto | ||
Dum | 4-a de novembro 1956 - 28-a de januaro 1958 | |
Antaŭulo | Tria Kabineto Imre Nagy | |
Sekvanto | Kabineto Münnich | |
Unua Kabineto Kádár aŭ vaste konata ankaŭ Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto estis la unua registaro post la Hungara revolucio de 1956. Tiu kabineto gvidis la landon inter 1956 kaj 1958 pli ol jaron. Notu bone, ke la partiestro estis samtempe János Kádár, do li havis la plenan potencon, spite tion, ke poste ankaŭ aliaj registaroj formiĝis! Tiu kabineto malfermis eraon de Kádár, kiu daŭris pli ol 30 jarojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Frumatene de la 4-an de novembro Ruĝa Armeo invadis Hungarion, samtempe Kádár deklaris sin prezidanto de ministera konsilio (komprenu ĉefministro). Stabo de Kádár grupiĝis en Szolnok, ĉiuj deklaroj estis aŭdeblaj pere de radio de Sovetunio. Laŭ rememoroj kelke da ministroj el la radio konis la fakton, ke ili jam apartenas al nova kabineto. Unua Kabineto Kádár ne estis nomumita oficiale, do tio estis armila puĉo. La oficialiĝo okazis post 3 tagoj.
Ĉiuj deklaroj en la 4-an de novembro originis en Moskvo fare de sovetuniaj politikistoj. Laŭ tio la tumulto naskiĝinta la 23-an de oktobro transformiĝis al faŝista kontraŭrevolucio. Kádár establis tial registaron por fini la kontraŭrevolucion. Komence estis promesita amnestio, kio ne okazis, nur post longaj jaroj. Kádár establis armilan gvardion, kiu kunlaboris kun la Ruĝa Armeo. Kádár post jaroj kondamnis stabon de Imre Nagy (politikisto) je morto, krome kelkajn stalinismajn politikistojn kondamnis je mallonga prizono, la ceteraj stalinismaj politikistoj ricevis ŝtatajn postenojn, dume li ne rajtis politikadi.
Listo de membroj
[redakti | redakti fonton]- János Kádár – prezidanto de ministera konsilio
- Ferenc Münnich – primara vicĉefministro
- Antal Apró – vicĉefministro
- György Marosán – ŝtatministro
- Béla Biszku – ministro pri enlandaj aferoj
- Imre Horváth (ministro) - ministro pri eksteraj aferoj
- Imre Dögei – ministro pri agrikulturo
- Antal Apró - ministro pri industrio
- Sándor Rónai - ministro pri komerco
- Gyula Kállai – ministro pri eduko
- Sándor Czottner – ministro pri peza industrio
- Ferenc Münnich - ministro pri defendo (nur komence, poste) Géza Révész
- Frigyes Doleschall – ministro pri sano
- János Tausz – ministro pri enlanda komerco (nur dum difinita tempo)
- Jenő Incze – ministro pri ekstera komerco (nur dum difinita tempo)
- Ferenc Nezvál - ministro pri justico
- Imre Kovács (ministro) - ministro pri nutro
- Józsefné Nagy (Jolán Szarka) – ministro pri malpeza industrio
- János Csergő - ministro pri metalurgio kaj maŝinindustrio
- István Kossa - ministro pri financo (nur komence, poste) István Antos
- József Kilián - ministro pri konstruo (nur komence, poste) Rezső Trautmann
- József Mekis - ministro pri laboro (nur komence, poste) Ödön Kisházi