György Kovásznai
Aspekto
György Kovásznai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kovásznai György |
Naskiĝo | 15-an de majo 1934 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de junio 1983 (49-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 619 ("F")-1469 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo verkisto animaciisto filmreĝisoro |
György Kovásznai [djordj kovAsnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovásznai György estis hungara pentristo, reĝisoro, scenaristo.
György Kovásznai [1] naskiĝis la 15-an de majo 1934 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de junio 1983 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Kovásznai frekventis Belartan Altlernejon, sed sen diplomo li interrompis la lernadon. Li estis grafika redaktoro de literatura revuo aŭ li faris diversajn laborojn. Ekde 1961 li laboris en filma studio kiel komence dramaturgo, poste reĝisoro kaj scenaristo. Li okupiĝis pri koloraj desegnofilmoj, en tiu tekniko li estis pioniro inter la hungaraj filmistoj. Plej ofte li laboris kun Dezső Korniss. Lia postmorta ekspozicio okazis en 2010.
Elektitaj scenarlibroj
[redakti | redakti fonton]- Öcsi és a Varázsló (1961)
- A nagy fény (televizia filmo, 1966)
- Csontváry (televizia filmo, 1975)
- Habfűrdő (1980)
Elektitaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘A monológ’‘ (1963, mallonga filmo)
- Hamleto (1967)
- Ez volt a divat (televizia serio, 1976)
- ‘‘Habfürdő’‘ (animacia filmo, 1979)