György Miklósy
György Miklósy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Miklósy György |
Naskiĝo | la 30-an de majo 1925 en ![]() |
Morto | la 18-an de novembro 2007 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1945–1949) Universitato Eötvös Loránd (–1947) ![]() |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Aladár Miklósy (en) ![]() ![]() |
Patrino | Aranka Molnár (en) ![]() ![]() |
Infano | Judit Miklósy (en) ![]() ![]() |
Parencoj | Gyula Miklósy (avo) Gábor Miklósy (onklo) Ilona Miklósy (onklino) Margit Miklóssy (onklino) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
György Miklósy [djordj miklOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Miklósy György estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Liaj familiaj nomvariantoj estis Miklósi, Miklóssy.
György Miklósy [1] naskiĝis la 30-an de majo 1925 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de novembro 2007 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Miklósy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1947, post 2 jaroj aktoran diplomon en Teatra Altlernejo. Li lernis la aktoradon ĉefe de Endre Gellért kaj Oszkár Ascher. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged). Inter 1956 kaj 1960 li apartenis al Teatro Madách. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Petőfi (1960–1964)
- Gaja Teatro (1964–1989).
Ekde 1989 ĝismorte li apartenis al Teatro Radnóti. Li instruis en la menciita altlernejo inter 1956-1960 kaj 1983-1991. Li ricevis 5 premiojn inter 1954-1995. Li edziĝis en 1949, en 1991 li vidviĝis, post 3 jaroj li denove edziĝis. Li havis 3 filinojn.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Rikardo la 2-a - York
- Molière: L'École des femmes (Lernejo de virinoj) - Arnolphe
- István Örkény: Macskajáték (Katoludo) - Viktor Csermlényi
- Péter Bacsó: A tanú (teatra versio) - pastro
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Dani’‘ (1957)
- Nuda diplomato (1963)
- ‘‘A Pendragon legenda’‘ (1974)
- ‘‘Napló gyermekeimnek’‘ (1984)
- ‘‘Napló apámnak, anyámnak’‘ (1990)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Karácsonyi ének’‘ (1964)
- ‘‘A peleskei nótárius’‘ (1975)
- ‘‘Lenkey tábornok’‘ (1985)
- ‘‘TV a város szélén’‘ (1998)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Bernard Blier kaj aliaj [2]
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (2012) [3]