Györgyi Szakács
Györgyi Szakács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szakács Györgyi |
Naskiĝo | la 1-an de marto 1951 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1969–) |
Familio | |
Edz(in)o | István Szlávik |
Okupo | |
Okupo | kostumdezajnisto |
Györgyi Szakács [djordji sakAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szakács Györgyi estas hungara kostumisto. Ŝia edzo estas István Szlávik.
Györgyi Szakács [1] naskiĝis la 1-an de marto 1951 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Györgyi Szakács frue interesiĝis pri la teatraj kostumoj. Tiu artotekniko ne estis instruita en frekventis en Teatra kaj Filma Altlernejo, tial post gimnazio ŝi akiris arkitektan diplomon en 1974 en la Teknikuniversitato. Ekde 1975 ŝi estas kostumisto. Inter 1976-1979 ŝi apartenis al Teatro de Kecskemét, inter 1979-1986 al Nacia Teatro (Miskolc), inter 1986-1988 kaj ekde 1991 al Teatro Katona József, inter 1988-1991 al Nacia Teatro (Budapeŝto). Kelkfoje ŝi kreis kostumojn ankaŭ al aliaj enlandaj kaj eksterlandaj teatroj, resume ŝi kreis pli ol 400 kostumaron. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1998, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj teatraj kostumaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- La ventego - Nacia Teatro (Budapeŝto)
- Reĝo Lear - Nacia Teatro (Miskolc)
- Romeo kaj Julieta - Nacia Teatro (Miskolc)
- Hamleto - Teatro Katona József
- Makbeto - Teatro Katona József
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Teatro Katona József
- Somermeznokta sonĝo - Nacia Teatro (Miskolc)
- Rikardo la 3-a - Nacia Teatro (Pécs)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Nacia Teatro (Miskolc)
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - Naciaj Teatroj en Budapeŝto kaj Miskolc
- Molière:
- Tartufo - Nacia Teatro (Miskolc)
- La Mizantropo - Teatro Katona József
- La Avarulo - Teatro Katona József
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Teatro de Kecskemét kaj Teatro Katona József
Elektitaj kinaj filmaj kostumaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- Hatásvadászok (1983)
- A napfény íze (1998)
- Sorstalanság (2005)
- Visszatérés (2011)
Elektitaj televiziaj filmaj kostumaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- Vizsgálat Martinovics Ignác szászvári apát és társainak ügyében (1980)
- Offenbach titkai (1996)
- Hóesés a Vízivárosban (2004)
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]1984, 1987, 1991, 1995 • Prago 1982 • Novi Sad 1983 • Arthalo Budapeŝto