Győrtelek
Por vilaĝoj en Rumanio, vidu Giurtelecu
Győrtelek estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Mátészalka. Nuntempe estas kampanjo ŝanĝi la loknomon al ĝusta formo Györtelek, ĉar estas neniu ligo al Győr. Telek signifas: parcelo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 1730
- Poŝtkodo: 4752
- Telefonkodo: 44
Situo
[redakti | redakti fonton]Győrtelek situas sur ebenaĵo, inter iama riverobranĉo kaj Somesul, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Satu Mare. Nagyecsed kaj Fehérgyarmat troviĝas po 10, Mátészalka 12, Nyíregyháza 67 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la vilaĝo aperis en 1380 laŭ tiama hungara ortografio "Giurtheleke". En 1662 solduloj de fortikaĵo Szatmár, en 1717 la tataroj detruis la vilaĝon. Pestoj okazis en 1709 kaj 1742. Inundoj ofte okazis, la lasta en 1970. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1833, turo alkonstruiĝis en 1870
- romkatolika preĝejo omaĝe al Koro de Jesuo de 1927 kun sonorilostablo
- kastelo de Csizmadia [ĉizmadia]
- saliko 300 jara
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.vendegvaro.hu
- w.gyaloglo.hu
- w.nagyvofely.hu