Ófehértó
Ófehértó estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Baktalórántháza. La loknomo signifas: malgranda-blanka-lago.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 43 km²
- Loĝantaro:
- Poŝtkodo: 4558
- Telefonkodo: 42
Situo
[redakti | redakti fonton]Ófehértó situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Vásárosnamény–Nyíregyháza. Baktalórántháza kaj Nyírbátor troviĝas po 6, Nyíregyháza 25 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la historio la vilaĝo havis ankaŭ la loknomojn Ó-Fehértó, Fejértó, Nyírfejértó. La unua mencio pri la komunumo devenis el 1220. Ekde 1326 la kampoj apartenis al historia dinastio Báthory. En 1549 vivis tie ĉirkaŭ 300 homoj inkluzive kun 27 domejoj, 25 servutuloj, 61 impostpagantoj. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis sed baldaŭe ĝi rehomiĝis helpe de diversaj bienuloj. Laŭ geografia priskribo [1] Arkivigite je 2013-05-18 per la retarkivo Wayback Machine: "FEJÉRTÓ, (Új Fejértó) estas hungara vilaĝo en departemento Szabolcs. Bienulo estas grafo Aspermont. La loĝantoj estas katolikoj kaj kalvinanoj. Ĝi situas duonmejlon al Kálló. La kampoj estas riĉaj, bonkvalitaj, tial ĝi apartenas al la unua klaso." En 1900 meteorito falis apud la vilaĝon.
Vilaĝservo estas lernejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika Preĝejo Elizabeto de Hungario (Ófehértó) de 1750
- grekokatolika preĝejo
- kalvinana preĝejo de 1798
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Ófehértó mortis sociologo grafo József Mailáth.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- [2][rompita ligilo]
- [3] Arkivigite je 2013-11-02 per la retarkivo Wayback Machine