Nyírbátor
Nyírbátor | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1973–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 237 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 168 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 50′ N, 22° 8′ O (mapo)47.83527777777822.13Koordinatoj: 47° 50′ N, 22° 8′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 66,74 km² (6 674 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nyírbátor [+] | |||||
Nyírbátor [Njirbator] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Nyírbátor, kies administra centro estas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Nyírbátor situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Mátészalka.
Historio
[redakti | redakti fonton]Nyírbátor estis menciita unuafoje en 1279, Karolo la 1-a (Hungario) donis al ĝi rangon de kampurbo en 1330. Ĝin posedis ekde 1347 dinastio Báthory.
La familio Báthori konstruigis la sekvajn publikajn konstruaĵojn:
- gotika Kalvinana preĝejo (Nyírbátor) de 1511
- apude staras ligna sonorilostablo el la 17-a jarcento, 35 m-ojn alta
- romkatolika gotika Preĝejo de Anĝela Sankta Maria (Nyírbátor)
- baroka monaĥejo (ĉ. 1720), en kiu funkcias nun la kolektaĵo de Muzeo István Báthori.
La evoluo de la komunumo rompis fine de la 19-a jarcento, (ĝi estis distriktejo de Szabolcs), perdis la urban rangon en 1872 kaj reakiris nur en 1973.
Ĝi estas agrikultura urbo, kun pomarba kaj tabakplanta kultivado, produktado de planta oleo. Oni aranĝas ekde 1966 muzikajn tagojn ĉiujare.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Nyírbátor naskiĝis:
- Ármin Adorján, advokato
- Ibolya Péva kaj Győző Szabó, aktoroj
- Emma Heinzelmann, ilustristo
- István Kovács (juristo)
- Lajos Thanhoffer, kuracisto
- János Veres, ministro
- Lajos Molnár (ministro)
- Zsolt Vereczkei, naĝisto
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Șimleu Silvaniei, Rumanio
- Carei, Rumanio
- Vinohradiv, Ukrainio
- Rawa Mazowiecka, Pollando
- Hrodna, Belorusio