Gymnasium Albertinum
Gymnasium Albertinum estas gimnazio en Koburgo, Germanujo. La nun ofertataj branĉoj estas aŭ "muza" (MuG, pri promocio de belarto) aŭ "lingva") (SG, pri diversaj formoj de komunikado). En 2006 oni festis la 200-an datrevenon fondiĝan. Direktoras en 2024 Martin Kleiner; 39 instruistoj zorgis pri 434 lernantoj dum la lerneja jaro 2022/23.
Historio
[redakti | redakti fonton]Edukkonsilisto Ehregott Wilhelm Gottlieb Bagge estis fondinta en 1804 privatan Privilegiitan popollernejon; duko Francisko permesis en la 11.11.1806 integri porinstruistan seminarion. Sed jam en 1807 la okupantaj francoj neniigis la seminarion (kio danke al interveno de Bagge mem malfareblis ankoraŭ samjare).
Memorante la konfirmacion de la princoj Ernesto kaj Alberto la registaro de Saksio-Koburgo rajtigis nomumon Ernst-Albert-Seminar en 1835.
Post la bavarigo de Koburgo ĝi estiĝis Bavara Porinstruista Instituto. Tion ĉesis oni en 1935, kiam ĝi nur ekhavis superajn gimnaziajn klasoŝtupojn, dum la instruistan trejniĝon alilokis oni al Bayreuth. Post la Dua mondmilito la tuto remalfermiĝis en 1947. En 1954 la lernejo fariĝis muza kaj ricevis la nomon Deutsches Gymnasium. En 1955 ĝi translokiĝis disde monteto Glockenberg al Untere Anlage 1 en la ĉambrojn de la lernejo Alexandrinenschule. De novembfro 1965 ĝi nomiĝas Gymnasium Albertinum zu Coburg. En 1974 oni aldonis branĉon pri modernaj fremdlingvoj. Ekde 1920 ekzistas korporacio Ernesto-Albertina zu Coburg kiun fondis kelkaj lernantoj kun la vica lernejestro Karl Güntzel. Temas nun pri memstara klubo, nepolitika kaj superkonfesia, kun neoficialaj ligoj al la lernejo.[1]
Ejaro
[redakti | redakti fonton]La duala kaj kvaretaĝa estiĝis en 1901/02 laŭ planoj de la lepsika arĥitekto Alfred Ludwig; inaŭguro de la instituto Alexandrinenschule sukcesis en aŭgusto 1902.[2] Estis aldonitaj en 1966 gimnastikejo nova, en 1981 gimnastikeja flanka ejaro kaj poste fakklasa ĉambraro. Inter 2006/07 alvenis nova halego kun multfunkcia salonego, kantino kaj provejo por la lerneja teatra trupo. Malantaŭ la lerneja korto kvazaŭ senbare kuniĝis kun la parko de St. Salvator (iama tombejo).
En julio 2006 inaŭguris oni orgenon kreitan de la firmao Vogtländischer Orgelbau Thomas Wolf, kun tri klavaroj, pedalo kaj 21 registroj.
Lernintoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Wilhelm Tochtermann (1912–1974), kuracisto kaj lirikisto
- Volker Stahlmann (* 1944), ekonomikisto
- Michael C. Busch (* 1957), politikisto
- Uwe Brückner (* 1960), televida ĵurnalisto kaj filmfaristo
- Alexandra von der Weth (* 1968), opera kantistino
- Sebastian Straubel (* 1983), politikisto
- Sabrina Lang (* 1987), radimoderigistino kaj ĵurnalistino
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hejmpaĝo Arkivigite je 2016-10-03 per la retarkivo Wayback Machine