Gyula Glatter
Gyula Glatter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Glatter Gyula |
Naskiĝo | 27-an de marto 1886 en Munkeno |
Morto | 3-an de junio 1927 (41-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ármin Glatter |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Gyula Glatter [djula glater], laŭ hungarlingve kutima nomordo Glatter Gyula estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia patro estis Ármin Glatter.
Gyula Glatter [1] naskiĝis la 27-an de marto 1886 en Munkeno (Germana Regno), li mortis la 3-an de junio 1927 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Glatter devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1904, poste li plulernis en belarta akademio en Munkeno, baldaŭ en Artistkolonio (Nagybánya) kaj Artistkolonio (Szolnok), fine en majstrolernejo de Gyula Benczúr. Post siaj studoj li estis konata portretisto, sed pli malofte li pentradis ankaŭ pejzaĝojn kaj aĵpentraĵojn. Li havis ateliero en Dömös. Li ricevis 4 hungarajn premiojn inter 1908-1921, poste francan premion en 1927.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (unue en 1908, laste en 1928)
- Venecio, Munkeno, Vieno
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- portretoj pri Miklós Bánffy, Albin Csáky, Károly Huszár-Pufi, János Mikes (episkopo), József Róna
- vidu la apudan kaj subajn bildojn!
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
-
Virina portreto
-
Knabino kun blanka koliero
-
Vekiĝinta virino
-
Sidanta nudulino
-
Brodanta knabino
-
Virino el Szolnok
-
Sidanta knabino antaŭ spegulo
-
Kampo kun ŝafoj kaj nuboj